Oñati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oñati
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 567  (2023) [+]
Loĝdenso 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 2′ N, 2° 25′ U (mapo)43.032778-2.411667Koordinatoj: 43° 2′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 230 m [+]
Areo 108,2 km² (10 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Oñati (Gipusko)
Oñati (Gipusko)
DEC
Oñati
Oñati
Situo de Oñati
Oñati (Hispanio)
Oñati (Hispanio)
DEC
Oñati
Oñati
Situo de Oñati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Oñati [+]
vdr

En hispana Oñate [oNJAte] (en eŭska kaj oficiale, Oñati [oNJAti][1]) estas municipo de la provinco Gipuzko en Eŭskio (Hispanio).

Ĝi apartenas al la komarko Alta Deva kaj havas 11 282 loĝantojn laŭ la informo de la INE korespondaj al 2014. La etendo de la municipo estas 107,31 km², pro kio la loĝdenso estas de 105,13 loĝ./km².

Onjato estis senjora pova urbo kiu iĝis eĉ graflando. Ne integriĝis en la provinco Gipuzko ĝis 1845. Tie oni fondis la unuan universitaton de Eŭskio, nome la universitato de Oñate, en 1543. Estas la municipo plej etenda de la provinco kaj la urba kerno troviĝas je alteco de 231 msm, dum la maksimuma alto estas de 1368 m sur la pinto de la monto Artzanburu.

Krom la urba kerno, ĝi havas 16 kamparajn kvartalojn: Aránzazu, Araoz (kie naskiĝis Lope de Aguirre, Uribarri, Lezesarri, Urrexola, Murguía, Olabarrieta, Berezao, Garagalza, Goríbar, Zañartu, Torreauzo, Garibai, Sancholopetegui, Zubillaga kaj Larraña.

La ampleksa valo kiun okupas la urba kerno de la municipo de Oñate kontrastaa kun la montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin, ĉefe tiuj kiuj sudas, kiuj havas la plej altajn pintojn de la Eŭskaj Montoj.

La urbestro estis dum la du lastaj konsilantaroj el la independisma partio Bildu.

La kerno de la ekonomio estas industrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Esperanto estus Onjato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Fachada renacentista de la Universidad Sancti Spiritus.