Pál Balkay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pál Balkay
Gefratoj - pentrita de Pál Balkay
Gefratoj - pentrita de Pál Balkay
Persona informo
Naskonomo Balkay Pál
Naskiĝo 29-an de junio 1785 (1785-06-29)
en Tiszaörs
Morto 13-an de junio 1846 (1846-06-13) (60-jara)
en Eger
Okupo
Okupo instruisto • pentristo
Information icon.svg
vdr

Pál Balkay [balkai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balkay Pál estis hungara pentristo, instruisto.

Alegorio pentrita de Pál Balkay

Pál Balkay [1] naskiĝis la 29-an de junio 1785 en Tiszaörs, li mortis la 13-an de junio 1846 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Balkay studis en akademio de Vieno inter 1804–1809. Lia ĉefa instruisto estis János Mihály Hesz. Lia mecenato estis Ferenc Kazinczy, kiu post lernado hejmenvokis lin al Mezőkövesd. Ekde 1817 li pentradis en Eger, ekde 1827 li ankaŭ instruis pentradon kun financa helpo de episkopo János László Pyrker. En la 1840-aj jaroj li ofte ekspoziciis en Pest (urbo). Li pentradis komence portretojn, aĵpentraĵojn, ĝenrojn, baldaŭ altarajn bildojn.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • gefratoj (lia plej konata pentraĵo, vidu la supran bildon!)
  • portreto pri Ferenc Kazinczy (1810)
  • Léda a hattyúval (1810)
  • Önarckép (memportreto)
  • Mária mennybevétele (Ĉieleniro) (altara bildo, 1819 en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Miskolc))
  • Mária mennybevétele (Ĉieleniro) (altara bildo en romkatolika preĝejo de Tiszafüred)
  • Portreto de Johano Nepomuko (1820 en Preĝejo Sankta Antonio (Eger))
  • A béke háza (1820)
  • Allegória (1820, vidu la bildon!)
  • Szt Lőrinc vértanúsága (1821, altara bildo en romkatolika preĝejo de Besenyőtelek)
  • Szent Ottilia (1841, altara bildo en romkatolika preĝejo de Parád)
  • Szent Erzsébet (1840, altara bildo en romkatolika preĝejo de Bükkszenterzsébet)
  • Jézus megkeresztelése (1840, altara bildo en romkatolika preĝejo de Füzesabony)
  • Szent Kereszt felmagasztalása (altara bildo en romkatolika preĝejo de Nádudvar)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • fondaĵo de lernejo de Tiszaörs (1992)
  • lernejo de Tiszaörs (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]