Pál Beregszászi Nagy (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Beregszászi Nagy [beregsAsi nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beregszászi Nagy Pál estis hungara arkitekto-inĝeniero, profesoro, inspektoro, geodeziisto.

Pál Beregszászi Nagy [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1790 en Debrecen. Li mortis la 5-an de aŭgusto 1865 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Beregszászi Nagy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Institutum Geometricum en 1814. Post la diplomo li vojaĝadis en Habsburga Imperio, dume li laboris, krome li iomete plulernis en Vieno. Ekde 1819 li estis instruisto (profesoro) en la altlernejo de Debrecen. Inter 1833 kaj 1858 li estis inspektoro pri konstruadoj, foje geodeto, poste li pensiuliĝis. Li verkis 7 lernolibrojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az építés tudományának azon része, melyben az építésre... (1819)
  • A rajzolás tudományának kezdete (Komenco de scienco de la desegnado), (1822)
  • Az építés tudományának azon része, melyben épületekre... (1846)
  • A tárgyaknak a látszás tudománya szerinti ismertetése és rajzolása (1859)
  • Csokonai Vitéz Mihály siremléke (Tombomonumento de Mihály Csokonai Vitéz), (1860)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • mezlernejo en Debrecen

Fontoj[redakti | redakti fonton]