Pál Csonka
| Pál Csonka | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 8-an de julio 1896 en Budapeŝto |
| Morto | 26-an de novembro 1987 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-1-583/584 |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Familio | |
| Patro | János Csonka |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto universitata instruisto |
Pál Csonka [ĉonka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csonka Pál estis hungara inĝeniero pri konstrutekniko, profesoro, membro (korespondanta en 1967) de Hungara Scienca Akademio. Lia patro estis János Csonka.
Pál Csonka [1] naskiĝis la 8-an de julio 1896 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de novembro 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Csonka frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto inter 1914-1920, dume li estis ankaŭ soldato. Post la diplomo li eklaboris en diversaj urbaj konstruadoj. Inter 1928-1936 li instruis en la universitato (en 1933 en rango privata profesoro, en 1939 jam ordinara profesoro. Inter 1945-1957 li estis katedrestro. Li doktoriĝis en 1952. En 1969 li pensiuliĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1954, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Rugalmasságtan (1930)
- Keretszerkezetek számítása (1946)
- Statika (1951-1952)
- Membránhéjak (1965)
- Statikai példatár (1972)
- Héjszerkezetek (1981)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al literoj C, CS kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio

