Pál Jászay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pál Jászay [jAsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jászay Pál estis hungara historiisto, juristo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1841), membro de Aŭstra Scienca Akademio (1848).

Pál Jászay [1] naskiĝis la 9-an de februaro 1809 en Abaújszántó. Li mortis la 29-an de decembro 1852 en Abaújszántó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Jászay frekventis mezlernejon en Sárospatak, poste li lernis juron. Li eklaboris en juĝejo en Pest (urbo). En 1832 li iĝis sekretario en Vieno. Liaj artikoloj ofte aperis en revuoj, ekzemple en Athenaeum (revuo). Dekomence li apogis la hungaran revolucion en 1848. Post fiasko de la liberecbatalo li forlasis la postenon kaj en sia naskiĝloko li okupiĝis pri historio. En Abaújszántó funkcias ekspozicio pri Pál Jászay ekde 2008.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kegyelmes királyi utasítás a váltóbiróságok számára, (1841)
  • A magyar nyelv történetének vázlata (Skizo de historio de la hungara lingvo), (1840–1842)
  • A sz. kir. városok szavazatjoga országgyűléseinken (Balotrajtoj de liberaj reĝaj urboj en la parlamento), (1843)
  • A magyar nemzet napjai a mohácsi vész után, (1846)
  • Jászay Pál naplója (Notlibro de Pál Jászay), (1897)

Fontoj[redakti | redakti fonton]