Pál Káposztás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Káposztás
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1893 (1893-06-29)
en Rožňava
Morto 4-an de septembro 1957 (1957-09-04) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Akademio de Selmec
Okupo
Okupo mininĝeniero
vdr

Pál Káposztás [kApostAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Káposztás Pál estis hungara inĝeniero pri minejoj, profesoro.

Pál Káposztás [1] naskiĝis la 29-an de junio 1893 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio). Li mortis la 4-an de septembro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Káposztás frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en akademio en Selmecbánya. Li interrompis la lernadon pro la 1-a mondmilito, li havis postenon en minejoj en Serbio (1916–1918), en Aŭstrio (1919–1920). Pro Traktato de Trianon li akiris inĝenieran diplomon en la sama akademio, sed jam en Sopron en 1920, plian geologian diplomon Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927. Inter 1920 kaj 1927 li estis inĝeniero en karbominejo en Putnok, poste li revenis al Sebio, kie li ricevis signifan postenon en minejo. Ekde 1935 li laboris en Budapeŝto. En 1946 li estis nomumita privata profesoro en universitato en Budapeŝto, krome li estis inspektoro pri minejaj laboroj. En la jaroj 1952 kaj 1953 li estis arestita pro falsaj akuzoj. Li kandidatiĝis en 1954, post sia morto li ricevis la doktoriĝon. Li havis patenton kaj patentetojn, li okupiĝis precipe pri aerumado de minejoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Királd környékének bányageológiai viszonyai és azok befolyása a bányaművelés egyes fázisaira (1927)
  • Kőzetföldtani adatok az észak-keletszerbiai Majdanpek ércelőfordulásának ismeretéhez. – Petrographische und geologische Beiträge zur Kenntnis des Erzverkommens von Majdanpek in Serbien (1934)
  • Újabb adatok a csapás-dőlés feladataihoz (1947)
  • A táróhajtás szellőztetése (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]