Pál Kalmár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kalmár
Pál Kalmár
Pál Kalmár
Persona informo
Naskonomo Kalmár Pál Tivadar Dániel
Naskiĝo la  5-an de septembro 1900(nun 1900-09-05)
en Hungario Mezőtúr (Hungario)
Morto la 21-an de novembro 1988
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano János Kalmár
Okupo
Okupo kantisto
Verkoj Gloomy Sunday
vdr

Pál Kalmár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalmár Pál estis hungara ŝlagrokantisto, operetkantisto, bonvivanto.

Restoracio, kie kantadis Kalmár ekde 1954

Pál Kalmár [1][rompita ligilo] naskiĝis la 5-an de septembro 1900 en Mezőtúr, li mortis la 21-an de novembro 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Kalmár komence lernis por esti oficiro, sed depost la 1-a mondmilito li lernis private kantadon kaj li akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1925. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), poste li aktoradis-kantadis en teatroj de Kaposvár kaj Pécs. Ekde 1929 li kantadis memstare en gravaj kafejoj. Lia eksterlanda kariero komenciĝis en 1932, li ofte kantadis ankaŭ eksterlande germane, angle, itale, hispane. Liaj gramafondiskoj aperis en Germanio kaj Usono. Dum la 2-a mondmilito li batalis, sed li havis eblecon kantadi ekzemple en Hungara Radio. Dum la frua socialismo li devis estis simpla laboristo, eĉ li estis staĥanovisto. Depost la stalinismo li denove kantadis en malgranda restoracio. En 1968 post grava gorĝoperacio li perdis sian voĉon. Li estis konata, kiel reĝo de tango.

Elektitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Rezső Seress: Szomorú vasárnap (=Pesimisma dimanĉo, mondfama ŝlagro)
  • Rezső Seress: Szeressük egymást gyerekek
  • Szívbajok ellen, kisasszony, szedjen tangót!
  • Szép vagy, gyönyörű vagy, Magyarország

Aliaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]