Saltu al enhavo

Pál Kralovánszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kralovánszky
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1926 (1926-06-19)
en Budapeŝto
Morto 26-an de junio 2013 (2013-06-26) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Kralovánszky [kralovAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kralovánszky Ubul Pál, ofte pli mallonge Kralovánszky U. Pál estis hungara agronomo. Lia nobela antaŭnomo estis kralováni, lia frato estis Alán Kralovánszky.

Pál Kralovánszky[1][2] naskiĝis la  19-an de junio 1926 (nun 1926-06-19) en Budapeŝto, li mortis la 26-an de junio 2013 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pál Kralovánszky maturiĝis en katolika gimnazio en sia naskiĝurbo en 1944, poste li akiris agronomian diplomon en Agrarscienca Universitato en 1948. Post la diplomo li praktikadis samloke, sed iom poste li estis deportita al Recsk pro nura supozo. Liberiĝanta en 1951 ĝis la hungara revolucio de 1956 li laboris laŭvice en instituto, porkejo, muzeo kaj ŝtata entrepreno. Inter 1957–1959 li laboris en instituto, poste en simila instituto ĝis 1965. Li havis altan postenon en inspektoraro du jarojn, poste inter 1967–1990 en komisiono, dum li estis titulara instruisto ekde 1980. Lia ĉefa tasko estis la nutraĵoj de la hejmbestoj. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 3 gefilojn inter 1951-1956, la dua filon en 1972. Li ricevis 2 premiojn en 1990 kaj 1991.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Összefüggés a sertések falkalétszáma és hizlalásuk eredményessége között. (1952)
  • A házkörüli állattartás. (redakto, 1957)
  • Sertéstenyésztés. (kunaŭtoro, 1961; 6-a eldono: 1973 kaj reeldonoj)
  • A fehérje-probléma. (1975)
  • A szója. Élelmiszer és takarmány. (kunaŭtoro, 1988)
  • A növényi eredetű takarmányfehérje-termelés helyzete és középtávú fejlesztési lehetőségei Magyarországon. (1995)
  • Háziállataink. (2006)
  • A hazai „fehérje-probléma” fehéren, feketén. (2012)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.