Pál Móricz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Móricz
Persona informo
Naskonomo Móricz Pál János
Naskiĝo 4-an de oktobro 1870 (1870-10-04)
en Hajdúnánás
Morto 30-an de marto 1936 (1936-03-30) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pál MÓRICZ [mOric], laŭ hungarlingve kutima nomordo Móricz Pál estis hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro, membro de Societo Petőfi.

Pál Móricz naskiĝis la 4-an de oktobro 1870 en Hajdúnánás. Li mortis la 30-an de marto 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Móricz frekventis lernejojn en sia naskiĝloko, poste en Debrecen. Li eklaboris kiel ĵurnalisto en Szeged kaj Arad. Ekde 1907 li vivis en Budapeŝto, kie li apartenis al staboj de gazeto Egyetértés, Magyarság kaj Hazánk. Li ofte verkados pri Hortobágy kaj pri la hajdukaj urboj.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar föld urai (Sinjoroj de la hungara tero) 1898 - romano
  • Szabad hajdúk (Liberaj hajdukoj) 1900 - noveloj
  • A falusi zsidók (La vilaĝaj judoj) 1906 - noveloj
  • Zúg a nádas (Bruas la kanejo) 1909 - romano
  • A fergetegből 1917 - noveloj
  • Hortobágyi legendák (Legendoj pri Hortobágy) 1928 - noveloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]