Pál Rosti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Rosti
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1830 (1830-11-29)
en Peŝto
Morto 7-an de decembro 1874 (1874-12-07) (44-jaraĝa)
en Dunapentele
Loĝloko Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Albert Rosty
Okupo
Okupo fotistogeografo • etnologo
vdr

Pál Rosti [roŝti], (ankaŭ Pál Rosty), laŭ hungarlingve kutima nomordo Rosti Pál estis hungara geografo, etnografo, fotisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1861). Lia nobela antaŭnomo estis barkóczi.

Pentraĵo de Bertalan Székely pri Pál Rosti en 1862

Pál Rosti [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1830 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de decembro 1874 en iama vilaĝo Dunapentele (nuntempa urbo Dunaújváros).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Rosti batalis por la hungara liberecbatalo en 1848, tial post la falo li devis rifuĝi al Munkeno, kie li okupiĝis pri sciencoj, poste li lernis fotadon, geografion kaj etnografion en Parizo. En 1856 li vojaĝis al Usono, poste al Teksaso (tiam sendependa), Meksiko, Kubo, ceteraj insuloj. En 1859 li hejmenvenis kaj li eldonis la vojaĝimpresojn. Ekde 1871 li partoprenis en loka politikado de Dunapentele.

Lia verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]