Pál Sárkány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Sárkány
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1921 (1921-12-14)
en Elek
Morto 21-an de februaro 2000 (2000-02-21) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo agronomo
vdr

Pál Sárkány [ŝArkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárkány Pál estis hungara ministeria oficisto, eldonisto.

Pál Sárkány[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1921 en Elek, li mortis la 21-an de februaro 2000 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Sárkány lernis la metion presisto, sed en 1938 li atingis la unuan lokon en konkurso de noveloj. Iom poste li maturiĝis en agronomia mezlernejo en Békéscsaba en 1942, poste li estis soldato jaron. En 1943 li studis veterinarion en fakultato de Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József, sed la 2-a mondmilito interrompis ĝin. Li batalis, vundiĝis, fine li estis militkaptito. Hejmenveninta li akiris agronomian diplomon en 1947, en la sekvanta jaro li doktoriĝis. Li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) inter 1948-1956, poste en alia instanco. Intertempe en 1950 li edziĝis. Inter 1964-1987 li estis eldonejestro, poste li havis plurajn ŝtatajn taskojn. Li kandidatiĝis en 1975, doktoriĝis en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premion en 1983. Li pensiuliĝis en 1987.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A harmadik évezred küszöbén (1968)
  • Biológiai ipar (1974)
  • A vadászat kézikönyve (manlibro, 1975)
  • Nemzetközi kinológiai enciklopédia (1976)
  • Nemzetközi agrárstratégiák (1990)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Árvíz a Tiszán

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]