Pál Somssich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Somssich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1811 (1811-01-13)
en Somogysárd
Morto 5-an de marto 1888 (1888-03-05) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Miklós Somssich
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Grafo Pál Somssich, laŭ hungarlingve kutima nomordo Somssich Pál estis hungara politikisto, parlamentano, parlamentestro, juristo. Lia nobela antaŭnomo estis sárdi.

Pál Somssich
Pál Somssich

Pál Somssich [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1811 en Somogysárd. Li mortis la 7-an de marto 1888 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Somssich komence lernis hejme, poste li frekventis mezlernejojn en Pécs kaj Kaposvár, fine li lernis en Universitato de Pest, krome li studis juron en akademio de Győr. Post siaj studoj li eklaboris en administrado de Somogy (historia departemento). En la jaroj 1843 kaj 1847 li estis elektita parlamenta deputito, kie komence li apartenis al rondo de Aurél Dessewffy, poste István Széchenyi, fine Ferenc Deák. En 1847 li akre kritikis politikon de Lajos Kossuth. Depost la komencaj okazintaĵoj de Hungara revolucio de 1848 li retiriĝis. En la fruaj 1850-aj jaroj li estis la unua, kiu strebis por la hungaraj interesoj, post jaroj li aliĝis al stabo de Ferenc Deák. En 1861 li estis elektita parlamentano, ekde 1869 li estis parlamentestro. Li iĝis fidelulo de Albert Apponyi kaj li akre kritikis Kálmán Tisza-n.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Végszavai a somogyi követeknek az 1843/4. országgyűlés felett (1845)
  • Das legitime Recht Ungarns und seines Königs (1850)
  • Értekezés az angol forradalomnak története felett (1851) - tradukaĵo
  • Válasz Kossuth Lajos Nyilt levelére (Respondo al publika letero de Lajos Kossuth), (1868)
  • Az 1869-72. országgyűlés képviselőházának működése (1872)
  • Nyilt levél Kónyi Manóhoz (Publika letero al Manó Kónyi) (1886)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]