Pál Spanyár (kemiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SPANYÁR Pál (ŝpanja:r) estis hungara prinutraĵa kemiisto, doktoro de kemiaj sciencoj (1957). Li naskiĝis en Székelyudvarhely la 13-an de aprilo 1903 kaj mortis en Budapeŝto la 29-an de aprilo 1980.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Spanyár havigis diplomon en 1926 en la teknika universitato de Budapeŝto. Inter 1926-1936 li laboris en la katedro pri nutraĵindustrio, poste en la katedro pri medicino en la universitato. Li aperigis 200 studojn, 110 normojn, lernolibrojn kaj faklibrojn. Li estis ano de la Komisiono Kompleksa pri Nutraĵscienco de MTA.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Élelmiszerek összetétele (Bp., 1953);
  • Tartósító- és húsipari kémia (Bp., 1953);
  • Élelmiszerek érzékszervi értékelése (Bp., 1954);
  • Laboratóriumi gyakorlatok (3-4., kun Kevei Jánosné, Bp., 1963);
  • Az élelmiszerekben előforduló íz- és illatanyagok kémiája (Bp., 1972).

Fonto[redakti | redakti fonton]