Pál Szontagh (entreprenisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Szontagh
Pál Szontagh
Pál Szontagh
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de aprilo 1821(nun 1821-04-26)
en Hungario Dobsina (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 10-an de februaro 1911
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Pál Szontagh [sontag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontágh Pál estis hungara entreprenisto, politikisto, juristo, parlamenta deputito. Lia kromnomo estis gömöri por fari diferencon de Pál Szontagh.

Pál Szontagh[1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1821 en Dobsina (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Dobšiná en Slovakio), li mortis la 10-an de februaro 1911 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Szontagh post la maturiĝo akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1840-1844 li havis jurajn postenojn en Gömör, intertempe en 1841 li advokatiĝis. En 1843 li ricevis juran postenon en regiona fabriko, paŝo post paŝo li iĝis entreprenisto pri produktadoj de metalaĵoj. Dum la Hungara revolucio de 1848 li parte batalis, parte li estis milita juristo, fine ankaŭ negocisto, eĉ li komencis produkti la novan hungaran bankbileton. Post falo de la revolucio kaj liberecbatalo li ne povis esti juristo, tial li havis postenon en la luteranan eklezio kaj li okupiĝis pri fabrikoj. Baldaŭ li estis parlamentano plurfoje. Li kodeksis leĝojn pri la industrio, baldaŭ li vivis en Budapeŝto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]