Pál Tolnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TOLNAI Pál (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1891 en Törökbálint; mortis en 1971) estis hungara esperantisto kaj komercisto.

Tolnai Pál vivis dum kvin jaroj kiel militkaptito en Siberio. Li estis esperantisto de 1926. Li agadis kiel ĉefsekretario de la UK en Budapeŝto kaj de HES en 1928-29. Li estis prezidanto de la budapeŝta grupo de HES kaj komitatano de UEA. Li gvidis kursojn, ankaŭ por blinduloj. Lia edzino Göndör Rózsi [roĵi] estis aktiva esperantistino, kiu gvidis kursojn kaj tradukis novelojn. (Laŭ „Hungara Heroldo“, 1930, n-ro 5.)