Päijänne
| Päijänne | ||
|---|---|---|
Situo de Päijänne en Finnlando | ||
| lago • lago en Finnlando | ||
| Situo | Finnlando | |
| Ĉefaj fontoj | Jämsänjoki, Jyväsjärvi, Leppävesi | |
| Ĉefaj elfluoj | Kalkkistenkoski | |
| Insuloj | 2 690 [1] | |
| Setlejoj | Lahti, Heinola kaj Jyväskylä | |
| Areo de la baseno | 26 459,34 km²[2] | |
| Datenoj | ||
| Koordinatoj | 61° 28′ 37″ N, 25° 25′ 41″ O (mapo)61.47694444444425.42805555555678.3Koordinatoj: 61° 28′ 37″ N, 25° 25′ 41″ O (mapo) | |
![]() | ||
| Supermara alteco | 78,3 m[3] | |
| Surfaca areo | 1 082,8851 km²[1] | |
| Maksimuma longo | 119 km | |
| Akva volumeno | 15,39311967 km³[1] | |
| Maksimuma profundo | 95,3 m[4] | |
| Averaĝa profundo | 16,2 m[4] | |
| Borda longo1 | 2 789,149 km[1] | |
| Fluo | 240 m³/s | |
| 1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
Päijänne - prononco finne laŭ sistemo IFA ['pæijænːe) - estas la dua aŭ tria plej granda lago en Finnlando.
Ĉe la norda fino de Päijänne situas Jyväskylä, la ĉefurbo de la provinco Meza Finnlando. Norde de la lago, kanalo kondutas al la lago Leppävesi kaj el ĝi laŭ Vatianjärvi al Keitee. Sude de la lago, kanalo kondukas al la lago Vesijärvi kaj ebligas al ŝipoj atingi la urbon Lahti en la provinco Päijät-Häme (Päijänne-Tavastio); norde estas konekto al la lago Jyväsjärvi. La maran kontakton oni multe planis, sed ĝis nun tio ne realis. La areo de la lago estas 1080 km² kaj ĝi estas 119 kilometrojn longa. La plej profunda loko (95,3 m) de Finnlandaj lagoj situas en norda parto de Päijänne. La meza profundeco estas 16,2 m. Päijänne havas 1886 insulojn. La plej grandaj insuloj estas Virmailansaari, Judinsalo, Salonsaari, Haukkasalo, Muuratsalo, Onkisalo, Edessalo, Mustassalo, Taivassalo kaj Vuoritsalo. Aliaj gravaj insuloj estas Kumina, Säynätsalo, Kaakkosaari, Iso-Poro kaj Iso-Lehtisaari. La surfaco de la lago 78,2 estas metrojn super la marnivelo. Päijänne elfluas en Finnan golfon.
Mallongan tempon Päijänne, same kiel multaj aliaj grandaj lagoj de Finnlando, havis multe malpuran akvon, ĉar urboj metis ne-purigitan akvon al lagoj, sed akvopurigejoj peris, ke nun la akvo estas denove vere pura. La akvo en suda Lago Päijänne estas plejparte pura denove kaj tute trinkebla (oni ne devas plu eĉ kuiri). En la norda parto de la lago proksime de Jyväskylä, la akvo ne estas tuj tute trinkebla, sed se oni unue kuiras la akvon, oni povas trinki akvon de Päijänne ankaŭ en en la norda parto de la lago kaj la akvokvalito ankoraŭ pliboniĝas.
La loĝantoj en kaj ĉirkaŭ Helsinko, la ĉefurbo de Finnlando, ricevas sian akvon el Päijänne tra 120-kilometra enroka Päijänne tunelo. La akvon oni ne vere forte purigas, kaj tamen ĝi estas bona. Kiam la entrepreno Helsingin vesi Oy, kiu zorgas pri akvoricevo en Helsinko, komencis vendi akvon de Päijänne al Saŭdiarabio, tio peris koleron en Meza Finnlando. Aliflanke iuj akcentis, ke tiu vendado estas bona reklamo por la finnlanda akvo. Laŭ decido la firmao rajtas vendi eksterlanden akvon de Päijänne, se ĝi ne superigas la regulon pri tio, kiom da akvo ĝi rajtas preni el Päijänne.
La asteroido 1535 Päijänne estas nomita laŭ la lago.
Apud la bordoj de la suda parto de la lago situas la Nacia Parko de Päijänne.
Komunumoj, al kio apartenas areo de la lago (el nordo al sudo)
[redakti | redakti fonton]Eksaj komunumoj:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 Ympäristö- ja paikkatietopalvelu Syke (edellyttää rekisteröitymisen) Helsinki: Suomen Ympäristökeskus. Viitattu 23.5.2017.
- ↑ Ekholm, Matti. (1993) Suomen vesistöalueet. Helsinki: Vesi ja Ympäristöhallitus. ISBN 951-47-6860-4.
- ↑ Päijänne, Kuhmoinen (sijainti maastokartalla) Karttapaikka. Helsinki: Maanmittauslaitos. Viitattu 9.10.2019.
- 1 2 Päijänne - ymparisto.fi web.archive.org. 8.2.2012. Viitattu 9.1.2019.


