Pécsvárad
Aspekto
| Pécsvárad | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| Hungaria urbo | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 7720 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 3 795 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 105 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 46° 9′ N, 18° 25′ O (mapo)46.15805555555618.421944444444Koordinatoj: 46° 9′ N, 18° 25′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 36,03 km² (3 603 ha) [+] | ||||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Pécsvárad [pEĉvArad], germane Petschwar estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad, kies administra centro estas.

Situo
[redakti | redakti fonton]Pécsvárad situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Pécs-Szekszárd, laŭ iama fervojo Pécs-Bátaszék. Pécs troviĝas 18, Budapeŝto 178 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Stefano la 1-a (Hungario) tie fondis gravan abatejon, apude setlis ankaŭ kamparanoj. Kapelo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj konstruiĝis en la 12-a jarcento. La loko iĝis kampurbo en 1439. Antaŭ la turkoj aldoniĝis fortikaĵo al la abatejo. Inter 1849-1966 la komunumo estis distriktejo. En 1912 la fervojo ekfunkciis, sed nuntempe jam ĉesis la trafiko. Sur la kampoj krom la kutimaj produktoj oni kultivas la ordinaran kastaneon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kapelo Ĉiuj Sanktuloj (Pécsvárad) kun mezepoka deveno
- Preĝejo Ĉieliro de Maria (Pécsvárad) (1767)
- Kalvinana preĝejo (Pécsvárad) (1783)
- novgotika urbodomo de Pécsvárad (1857)
- Apud la urbo Lago Dombay kun feriejo troviĝas
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Pécsvárad naskiĝis kaj mortis ornitologo Ede Agárdi.
- En Pécsvárad naskiĝis:
- korusestro Ilona Andor
- pentristo Endre Nemes
- skulptisto Tamás Gyenes.
- En Pécsvárad mortis:
- kuracisto Béla Entz
- vitroartisto Júlia Báthory.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]




