Péter Antal (kritikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ANTAL Péter (pro. antal) estis rumania hungara lernolibroverkisto, kritikisto naskita en Satmaro la 17-an de marto 1917 kaj mortinta en Satmaro la 4-an de aprilo 2002.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Antal diplomiĝis en 1937 en Kluĵo pri germana kaj hungara lingvoj kaj li instruis de 1939 ĝis sia pensiiĝo en sia naskiĝurbo. Li publikigis kritikaĵojn Igaz Szó, Utunk, Művelődés kaj en Szatmári Hírlap. Li estis kunulaŭtoro de lernolibroj por mezlernejoj pri la hungaraj lingvo kaj literaturo.

Fonto[redakti | redakti fonton]