Péter Erdő
ERDŐ Péter (naskiĝis la 25-an de junio, 1952 en Budapeŝto) estas la primaso de Hungario ekde 2003.
Sian teologian edukon li ricevis interalie en la Katolika Universitato Pázmány Péter (1971–1976) kaj en la Pontifika Laterana Universitato, kiu li studis kanonan juron de 1977 ĝis 1980. Oni ordinis lin katolika pastro en 1975 kaj episkopo en 2000. Li enoficiĝis la 11-an de januaro en 2003 kiel ĉefepiskopo de Esztergom-Budapeŝto, kaj do samtempe kiel primaso de Hungario. Antaŭ sia ĉefepiskopa ofico li estis rektoro de Katolika Universitato Péter Pázmány, prezidanto de la Kanonjura Postgrada Instituto.
Li estas ekde 2005 prezidanto de la Hungara Katolika Episkopara Konferenco kaj Konsilo de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj.
Li estas koresponda membro de Hungara Scienca Akademio ekde 2007.
Interalie li partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2][3][4]
Laborlokoj
[redakti | redakti fonton]- 1975-77 vikario (vic-paroĥestro) (Dorog)
- 1977-80 stipendiulo de Pápai Magyar Intézet (Romo)
- 1980-86 instruisto de teologio ĉe Érseki Hittudományi Főiskola (Esztergom)
- 1986-88 komisiita universitata unstruisto ĉe Pontifika Gregoria Universitato (Romo)
- 1988-2003 gastprofesoro samloke

Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo Why is no cardinal good enough to be papabile anymore? (kial neniu plu sufiĉe bonas por iĝi "papigebla"") en la gazeto kaj retejo Pillar Catholic (angle)
- ↑ artikolo en la brita retejo politico.eu la 21-a de aprilo 2025 (angle)
- ↑ artikolo en la novaĵagentejo Associated Press la 21-a de aprilo 2025 (angle)
- ↑ artikolo de la 22-a de aprilo 2025: Wie volgt Franciscus op? Hier zijn een handvol topkandidaten en la flandra gazeto De Morgen (nederlande)