Péter Erdei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Erdei
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de decembro 1944(nun 1944-12-08)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo korusestro • muzikinstruisto • universitata instruisto • dirigento
vdr

Péter Erdei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdei Péter estas hungara korusestro, altlerneja instruisto.

Péter Erdei[1] naskiĝis la 8-an de decembro 1944 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Erdei frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1968. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Vásárhelyi, István Párkai, Erzsébet Szőnyi, Zoltán Gárdonyi, György Kroó, András Szőllősy kaj Lajos Bárdos. Inter 1968 kaj 1972 li instruis en muzika instituto en Bostono, eĉ li partoprenis en ties fondo. Hejmenveninta li instruis en altlernejo en sia naskiĝurbo. Inter 1974 kaj 2005 li estis institutestro en Kecskemét (li estis la fondinta institutestro). En tiu longa periodo li fondis kaj gvidis plurajn korusojn, krome li instruis ankaŭ en la Muzikarta Altlernejo en rango docento inter 1973-tól 2003, eĉ li gvidis majstrokursojn en pluraj lokoj. Li ricevis premiojn inter 1992-2018.

Elektitaj korusaj dirigentaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Zoltán Kodály:
    • Jézus és a kufárok
    • A 114. genfi zsoltár
    • Liszt Ferenchez
    • Esti dal

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.