Péter Halász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Halász
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1922 (1922-04-10)
en Budapeŝto
Morto 7-an de januaro 2013 (2013-01-07) (90-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Vali Rácz vd
Infanoj Monica Porter vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Halász Péter estis hungara verkisto, ĵurnalisto, dramaturgo. Lia edzino estis Vali Rácz, liaj pseŭdonimoj estis P. Hard, T. Mollock, P. Shering, Pierre Pescer kaj Ravasz Miklós.

Péter Halász [1] naskiĝis la 10-an de aprilo 1922 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de januaro 2013 en Munkeno (Germanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Halász frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj. Li aĝis 20, kiam li verkis la unuan romanon, baldaŭ li verkis pli ol kvin dek. En 1946 li edziĝis, poste li havis 2 gefilojn. Inter 1951 kaj 1955 li estis dramaturgo en la filma produktejo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li kun sia plena familio disidis. Inter 1957-1987 li estis redaktoro de Radio Libera Eŭropo (ekde 1957 en Novjorko, ekde 1970 en Londono, ekde 1975 en Munkeno). Li pensiuliĝis en 1987, sed poste kiel ekstera membro li helpis la menciitan radion. Li ricevis hungarajn premiojn depost la socialismo inter 1993-2010.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Szülei elváltak (1942)
  • Crossroads at Vienna (1959)
  • Miszter Honfitárs (1965)
  • Kölcsönkapott élet (1977)
  • Mélyen leszállított áron (1988)

Elektitaj similaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Állami áruház (1952, dramaturgo de filmo)
  • A város alatt (1953, scenaristo de filmo)
  • Egérfogó (1958, dramo prezentita en la hungarlingva teatro en Novjorko)

Fontoj[redakti | redakti fonton]