Péter Hunčík
| Péter Hunčík | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 25-an de majo 1951 (75-jaraĝa) en Šahy |
| Lingvoj | hungara • slovaka |
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
| Okupo | |
| Okupo | verkisto politikisto psikiatro opinia ĵurnalisto |
Péter Hunčík [hunĉik], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hunčík Péter estis slovakia hungara psikiatro, politikisto, publicisto.
Péter Hunčík[1] naskiĝis la 25-an de majo 1951 en Šahy (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Hunčík apartenis al la hungara minoritato de la lando. Li maturiĝis en hungara gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato Komenio en Bratislavo en 1976. Interrompe li translokiĝis al Britio post la Praga Printempo kaj revenis al Ĉeĥoslovakio por studi medicinon. Post la diplomo li estis lerneja kuracisto 3 jarojn en Nové Zámky, poste internisto en malsanulejo de Dunajská Streda, inter 1981-1988 ĝenerala kuracisto en Veľký Meder. Intertempe en 1985 li estis arestita pro politika ago, krome li partoprenis ankaŭ en la hungara opozicia movado. En 1988 li akiris psikiatrian licencon, poste li estis psikiatro en Bratislavo, Dunajská Streda kaj Veľký Meder. De 1990 ĝis 1992 li estis ankaŭ konsilisto de Václav Havel. Li ankaŭ publikigis kaj slovake kaj hungare. Li ricevis premiojn inter 2009-2019.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szélén az országútnak. Csehszlovákiai magyar líra 1918–1989. (1990)
- Ellenpróbák – a magyar-szlovák viszony vizsgálata etnopszichológiai módszerekkel. (kunaŭtoro, 1995)
- FER – Feszültség előrejelző rendszer. (kunaŭtoro, 1999)
- Együttlét. Egy interetnikus tréning tapasztalatai. (kunaŭtoro, 2004)
- Hraničný prípad. (2011)

