Péter Kaplony
| Péter Kaplony | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 15-an de junio 1933 en Budapeŝto |
| Morto | 11-an de februaro 2011 (77-jaraĝa) en Zuriko |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Alma mater | Universitato de Zuriko |
| Okupo | |
| Okupo | arkeologo egiptologo universitata instruisto |
Péter Kaplony [kaplonj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kaplony Péter estis hungardevena svislandana historiisto, arkeologo, egiptologo, altlerneja instruisto.
Péter Kaplony[1][2][3] naskiĝis la 15-an de junio 1933 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de februaro 2011 en Zuriko.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La familio Kaplony rifuĝis en 1944 al Svislando. Péter Kaplony partoprenis en elfosadoj de la Suntemplo en Abusir de 1954 ĝis 1957 kun komuna svisa kaj germana teamo de arkeologoj, poste li ricevis svisan civitanecon en 1958. Li studis antikvan historion, egiptologion, arabajn lingvon kaj literaturon en la Universitato de Zuriko kaj la Universitato de Bazelo, fine Kaplony ricevis sian doktorecon en Zuriko en 1959 kaj sian habilitiĝon en 1964. De 1970 ĝis sia emeritiĝo en 2000 li estis docento kaj poste emerita profesoro pri egiptologio ĉe la Orienta Instituto de la Universitato de Zuriko. Liaj studoj fokusiĝis al la antaŭdinastiaj kaj la fruaj dinastiaj periodoj de Egiptujo kaj li publikigis plejparte en germanaj kaj svisaj revuoj. Li estis edziĝinta al germana egiptologo Ursula Kaplony-Heckel.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Die Inschriften der ägyptischen Frühzeit (1963)
- Steingefässe mit Inschriften der Frühzeit und des Alten Reichs (1968)
- Beschriftete Kleinfunde in der Sammlung Georges Michailidis : Ergebnisse einer Bestandsaufnahme im Sommer 1968. (1973)
- Studien zum Grab des Methethi (1976)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/display/manifestation/PIM59859/bc48b31a-2875-45bc-ae08-c6930a28651b/solr/0/24/0/1/authorOrder/ASC hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=695003&date=2025-06-06 nemzeti névtér
- ↑ https://www.geni.com/people/Peter-Arpad-Kaplony/6000000010828946223 naskiĝaj datenoj

