Péter Oberfrank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Oberfrank
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1966 (1966-03-18) (58-jaraĝa)
en Bruselo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz LisztMuzikakademio Franz Liszt
Familio
Frat(in)oj Pál Oberfrank • Ferenc Oberfrank
Okupo
Okupo pianistodirigento
vdr

Péter Oberfrank, laŭ hungarlingve kutima nomordo Oberfrank Péter estas hungara pianisto, dirigento, helpekzercisto, altlerneja instruisto. Lia frato estas Pál Oberfrank, lia onklo estas Géza Oberfrank.

Péter Oberfrank [1] naskiĝis la 18-an de marto 1966 en Bruselo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Oberfrank maturiĝis en muziklernejo en Budapeŝto en 1984, poste li akiris pianistan diplomon 1989, dirigentan diplomon en 1993 en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Lia ĉefinstruisto estis Ervin Lukács. Post la unua diplomo li estis helpekzercisto en Nacia Teatro (Szeged), poste inter 1991–1998 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie ekde 1995 ankaŭ dirigentis. Inter 1991 kaj 2006 li plej ofte pianakompanis recitalojn de József Gregor. Inter 1999 kaj 2003 li estis muzika direktoro de Nacia Teatro en Szeged, poste li estas sen statuso, tamen li dirigentas plu, kiel gasto (ankaŭ eksterlande). Inter 2001–2011 li havis statuson en la Muzikarta Altlernejo, poste en Scienca Universitato de Szeged. Li ricevis premiojn inter 1996-2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]