Péter Schell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Schell
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1898 (1898-09-05)
en Veľká Ida
Morto 2-an de marto 1974 (1974-03-02) (75-jaraĝa)
en Montclair
Lingvoj germanaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Barono Péter Schell [ŝel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schell Péter estis hungara politikisto, ministro.

Péter Schell [1] naskiĝis la 5-an de septembro 1898 en Hungara reĝlando en Nagyida (nuntempa Veľká Ida en Slovakio). Li mortis la 2-an de marto 1974 en Montclair en Usono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Schell akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto, krome li lernis en ekonomia akademio en Kassa. Komence li okupiĝis pri la familia bieno, krome li politikadis loke por la hungaraj interesoj. Inter 1939 kaj 1944 li estis departementestro. En 1944 li estis subministro, poste ministro pri enlandaj aferoj en Kabineto Lakatos. Post puĉo de nazioj li tuj estis deportita al Buchenwald, poste li estis translokita al Tirolo. Post la 2-a mondmilito li vivis 2 jarojn en Italio, poste en Usono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]