Péter Szentmiklósi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Péter Szentmiklósi [sentmiklOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentmiklósi Péter estis hungara kemiisto, farmaciisto, oficiro.

Péter Szentmiklósi [1] naskiĝis la 9-an de majo 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 26-an de aprilo 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Szentmiklósi devenis el apotekista dinastio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris farmacian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949, kemian diplomon en Teknika Universitato de Budapeŝto en 1956 fine pliajn diplomojn en 1960 kaj 1973. Pli frue jam inter 1945-1955 li estis oficiro en la armea medicina servo, poste li havis postenon en la ministerio pri sano. En 1957 li estis forigita el la ministerio. En la sekvaj jaroj li laboris en uzino pri medikamentoj kaj en universitata farmacia instituto. Li kreis pli ol 50 patentojn pri medikamentoj. Li ricevis premion en 1970.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fehérjementes sűrített kivonatok értékmérése és vizsgálata (1960)
  • Az Arthrofluor kenőcs hatóanyagleadó-képességének és a hatóanyag felszívódási viszonyainak vizsgálata (1981) - kun aliaj
  • Ebrimycin NMP percurán reserpciós vizsgálata (1994) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.