Péter Tóth
Aspekto
| Péter Tóth | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 12-an de julio 1882 en Budapeŝto |
| Morto | 28-an de februaro 1967 (84-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Mortokialo | trafikakcidento |
| Tombo | Tombejo Farkasrét, 33/3-3-24 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | skermanto |
Péter Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Péter estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, oficira prokuroro.
Péter Tóth[1] naskiĝis la 12-an de julio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de februaro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Tóth skermis en sportklubo, dum li estis hungara ĉampiono 16-foje inter 1907-1934. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908, Somera Olimpiko 1912 kaj Somera Olimpiko 1928 kun 2 oraj medaloj teame. En 1931 dum Eŭropa Ĉampionumo li estis la dua teame. Dum la frua socialismo li povis labori kiel helplaboristo.

