Péter Zichy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Zichy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1673 (1673-11-30)
en nekonata valoro
Morto 25-an de januaro 1726 (1726-01-25) (52-jaraĝa)
en Óbuda
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Zichy
Patrino Maria-Klara Melith de Briber
Infanoj Ferenc Zichy • Mária Teréz, Gräfin Zichy de Zich et Vásonkeö
Okupo
Okupo poeto • politikisto
vdr

Grafo Péter Zichy [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Péter estis hungara ĉambelano, poeto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zicsi kaj vásonkői.

Péter Zichy [1] naskiĝis en 1674. Li mortis la 25-an de januaro 1726 en Óbuda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernado de Péter Zichy mankas informoj. Li estis unue konsilisto en kortumo de Habsburgoj, poste en 1694 ĉefkapitano de Zsámbék, en la sekva jaro li estis jam ĉefdepartementestro. En 1699 li iĝis ĉambelano, en 1707 li ricevis signifan postenon en la kortego, ekde 1724 li estis juĝisto en supera juĝejo. Li fondis kapelon en Óbuda.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • poemoj al la edzino (aperintaj nur en 1851)
  • germanlingva preĝlibro restis en manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.