Pétrola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pétrola
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02692
Demografio
Loĝantaro 669  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 50′ N, 1° 33′ U (mapo)38.8264178-1.5563201Koordinatoj: 38° 50′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 73,61 km² (7 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pétrola (Hispanio)
Pétrola (Hispanio)
DEC
Pétrola
Pétrola
Situo de Pétrola

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pétrola [+]
vdr
Pétrola en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Pétrola estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 74,61 km² kaj la loĝantaro de 692 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 9,64 loĝ./km².

Ĝi inkludas submunicipon Las Anorias, situa je 8 km de la municipo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pétrola estas en la okcidento de la provinco Albacete je 33 km de la provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam estis homa okupo en frua historio, kion pruvas restaĵoj en diversaj lokoj de la areo.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj de la Reĝlando Kastilio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Pétrola estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas ankaŭ produktado de vino de produktita devennomigo.

Estas grava natura areo nome la Sallago de Pétrola, kun elstaraj flaŭro kaj faŭno kun birdospecioj kiel Blankkapa anaso kaj Roza flamengo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]