Pío Moa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pío Moa
Persona informo
Naskonomo Luis Pío Moa Rodríguez
Naskiĝo 1-an de januaro 1948 (1948-01-01) (76-jaraĝa)
en Vigo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Pío Moa Banga
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Luis Pío Moa Rodríguez (Vigo, 1948) estas ĵurnalisto, hispana historiisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Galegio; lia patro estas la viga esperantisto Pío Moa Banga. Li militis dum jaroj en la terorista GRAPO (kun maoista idearo), kie li partoprenis en multaj aktivecoj. Poste li estis elĵetita kaj partoprenis en resocianigado.

Li estis direktoro de la gazetoj Tanteos (1988-1990) kaj Ayeres (1997-1993) (ĉi tiu pri historio). Li laboris kiel bibliotekisto en la Ateneo de Madrid. Nun li kunlaboras en kelkaj gazetoj, ĵurnaloj kaj interretaj paĝoj (ekzemple libertad digital).

Evoluado[redakti | redakti fonton]

Post lia resocianigado, liaj opinioj igis tute malsamaj. Liaj plej venditaj verkoj pritemas la Hispana dua respubliko kaj la Hispana milito.

Lia opinio estas, resumite, tiel:

  • Granda parto de la maldekstrularo (anarkistoj, PCE, ERC, kaj la plej proksima flanko al Largo Caballero) estis ĉefe maldemokratistoj, do ili pensis ke la respubliko estas nur paŝo por la fina celo (Socia revolucio).
  • Ĉi tiu parto organizis la revolucio de 1934.
  • En respubliko kiu ne estas demokrata, la balotado okazis en 1936, kaj ĝin gajnis la Frente Popular (Popola Fronto) por malmultaj da balotoj (sed multaj representantoj), dankon al sekretaj interkonsentoj (ekz. la denunciitaj de la tiam Prezidanto de la Respubliko (Niceto Alcalá Zamora) kaj konfirmita en la memorlibroj de AzañaMadariaga.
  • La strata perforto igis respondon en la plej radikaj partoj de la dekstruaro, kaj la militaro kunigis kun ĝi.

Laŭ Moa, la sublevado de la 18 de julio (unua tago de la hispana milito, estis reago kiu temis la registraro.