Pöhlde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pöhlde estas vilaĝo en la suda parto de Malsupra Saksio. Ĝi estas parto de la urbo Herzberg am Harz. Sur 3.6 km² loĝas 2266 loĝantoj (je la 1-a de januaro 2005).

La vilaĝo troviĝas en la prarivera valo de la rivero Oder (Harz) proksimume 4 kilometrojn sude de Herzberg, 5 kilometrojn sudokcidente de Scharzfeld kaj 7 kilometrojn oriente de Gieboldehausen. Ĉirkaŭ 3 kilometrojn sude de Pöhlde, ĉe la periferio de la najbara vilaĝo Rhumspringe, troviĝas la Rhume-fonto, unu el la plej grandaj Karst-fontoj en Eŭropo. La ejo situas iom norde de Rotenberg, de longdistanca ĉeno de altaĵoj, kiu pasas paralele de la periferio de la suda Harcregiono. Ĝia plej alta pinto situas je 262 metroj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la Benediktana monaĥejo estis konstruita sur la fundamentaj muroj de la Königsburg (reĝa kastelo) kaj la pli posta Kaiserpfalz (imperiestra kastelo) de la Liudolfingeroj.

La Rhume-fonto (germane: Rhumequelle) en Pöhlde kaj proksime de Rhumspringe estas unu el la plej grandaj karstaj fontoj en Centra Eŭropo.

Sur la Thingplatz (malnovĝermana interkonsiliĝloko) troviĝas pli ol 1000-jara juĝeja tilio. En 1048 oni akuzis grafon Thietmar, la fraton de Bernardo la 2-a de Saksio pri la ordono de nesukcesa atenco al reĝo Henriko la 3-a. Post duelo, kiun oni konsideris Dia juĝo, la grafo sur tiu placo estis mortigita.

Internacia feriorestado por lernantoj de la partnerurboj Herzberg am Harz kaj Góra[redakti | redakti fonton]

Inter la 31-an de julio kaj la 14-a de aŭgusto en 2006 okazis internacia junulara renkontiĝo por lernantoj (pli ol 12-jaraĝaj). Ĝi okazis en Rotenberg (en Herzberg/Pöhlde) kaj ofertas diversajn aranĝojn kaj Esperanto-lingvokursojn. La projekto estas financita de la urboj Herzberg kaj Góra kaj de la Deutsch-Polnisches Jugendwerk (german-pola asocio por junularaj aferoj) kaj estas organizita de la urbo Herzberg. Kiel nova etapo de la partneraj rilatoj inter ambaŭ urboj estos uzata la neŭtrala lingvo Esperanto.

Anoncoj kaj demandoj eblas ĉe la Interkultura Centro Herzberg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo (germanlingva)[redakti | redakti fonton]

Martin Claus: Archäologie im südwestlichen Harzvorland, ISBN 3784819109 Führer zu vor- und frühgeschichtlichen Denkmälern, Band 17: Northeim, Südwestliches Harzvorland, Duderstadt, Verlag Phillip von Zabern, Mainz, 1970

Lenzing, Anette, Gerichtslinden und Thingplätze in Deutschland, ISBN 3-7845-4520-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]