Příbram estas urbo en Ĉeĥio en la centra Bohemio, sudokcicente de la ĉefurbo Prago sur la orienta rando de la montetaroBrdy. La urbon trafluas rojo Příbramský potok kaj kaj post la urbo ĝi enfluas rivereton Litavka. Ĝi havas 32 743 loĝantojn (2023). En la pasinteco tie oni minis plumbon kaj arĝenton, ekde 1948uranon. Ĝian iaman ministan gloron atestas Minista muzeo Příbram. Origine etnobela rezidejo, en la 14-a jarcento dum regado de Johano de Luksemburgio ĝi estis rangaltigita je urbo, post 1513 je reĝa urbo pro la arĝent-minado. Sur monteto, kiu la urbon duoncirkle ĉirkaŭas, dominas konata pilgrimejo Sankta Monto (Svatá Hora) kun impona baroka klostro. Nekutima estas longa tegmentita ŝtuparego, kiu kunligas la urbon kun la surmontaj konstruaĵoj. Depost 1948 cedanta ekspluatado de arĝenta kaj plumba ercoj anstataŭis 50-jara grandprodukta minado de urania erco por Sovetunio, kiu postlasis oriente de Příbram multoble pli altajn amasojn da ŝutmontoj de ercaj forfalaĵoj ol la antaŭa kelkcentjara minado. La komplekso de minejoj uzis kiel laborfortojn prizonulojn kaj homojn punataj per deviga laboro pro sia opoziciado al la komunisma reĝimo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podlesí, Milín, Narysov, Třebsko, Lazsko, Dubno, Trhové Dušníky, Lhota u Příbramě, Háje, Dubenec, Bohutín, Lešetice kaj Višňová.