Přemysl la Plugisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Přemysl la Plugisto
homo
Verko Malnovaj ĉeĥaj legendoj (1959) / Pri Přemysl
Informoj
Sekso vira
Religio slava religio
Okupo plugisto
Edzo/Edzino Libuše (princino)
Infanoj Nezamysl
vdr

Přemysl la Plugisto (Pri tiu ĉi sono Přemysl) estas mita ĉeĥa reganto, la edzo de princino Libuše kaj fondinto de la plej malnova ĉeĥa reganta dinastio de Přemyslidoj. La mito mem spirite ligas ne nur al pramalnova hindeŭropa tradicio de la estiĝo de "reĝa dinastio" de homo el "Pramenso" ("Přemyslo"), sed ankaŭ al komprenado de "desegnita menso" kvazaŭ estiĝintaj spacoj ebligantaj rikolton - la menso, kiu mem estiĝinta per "kosma plugado" ankaŭ mem plu "plugas", te. malfermas malluman materion de nesciado per lumero de Lumo.[1]

Pri Přemysl[redakti | redakti fonton]

Přemysl kaj Libuše, Vyšehrad, aŭtoro: Josef Václav Myslbek (1881)

La miton pri princino Libuše kaj Přemysl la Pluginto kaptis kronikisto Kosmas komence de la 12-a jarcento. Laŭ la mito la viroj estis malkontentaj kun la regado de princino Libuše kaj ili volis kiel reganton la viron.

Citaĵo
 Dum estis destinitaj mesaĝistoj, por ke ili prezentu la mesaĝon de sia senjorino kaj de la popolo. Kiam la senjorino vidis, ke iel, nekonante la vojon, ili estas hezitemaj, ŝi diris: "Kion vi hezitas? Iru senzorge, sekvu mian ĉevalon, ĝi gvidos vin tra ĝusta vojo kaj gvidos vin denove reen, ĉar ĝi ofte tretis tiun ĉi vojon"… Malĝusta disvastiĝas famo kaj samtempe mieno falsa pri tio, ke la senjorino ĉiam dum nokta silento tiun mitan vojon surĉevale tien faradis kaj antaŭ tagiĝo ŝi estis revenanta; sed al tio judo Apell[noto 1] kredas
— Kosmas, traduko Karel Hrdina, Melantrich 1947[2]

Přemysl estis vokita al la princa trono kaj li edziĝis kun Libuše, laŭ kroniko de Václav Hájek z Libočan ĉirkaŭ la jaro 650.[3] Kosmas ĉe la nedokumentitaj eventoj ne indikas la jaron. Li envicigis la miton inter enkondukaj ĉapitroj, pri kiuj li skribas:"...Kaj ĉar tiuj ĉi aferoj okazis dum malnovepoko, ni lasas al la leganto prijuĝi, ĉu ili vere okazis, aŭ ĉu ili estas elpensitaj..."

En Stadice rememorigas tiun ĉi eventon monumento de Přemysl el la jaro 1841. La princa geopo poste havis, laŭ tre malfrua tradicio, tri filojn: Nezamysl, Radobýl kaj Lidomír.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kosmas aliloke mencias judon Jakobon Apell (traduko Karel Hrdina kaj Marie Bláhová): "...Tiu ĉi homo, farinte post bapto renegato, lasis nokte detruigi altaron, konstruita kaj konsekrita en ilia sinagogo, kaj preninte la sanktajn relikvojn, ne hontis forĵeti ilin en sian necesejon."

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kozák, Jan. (2019) Kořeny indoevropské duchovní tradice. Praha: Bibliotheca gnostica, p. 25, 27. ISBN 978-80-904050-6-6.
  2. Kosmas (traduko Karel Hrdina). Kosmova kronika česká, s. 23. Melantrich. Alirita 2020-06-01.
  3. Bohové a mýty staré Evropy - Slované (cs-CZ).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]