Přerov (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Přerov

Kastelo Přerov troviĝas en samnoma distrikta urbo Přerov en Ĉeĥio, en meza parto de Moravio, regiono Olomouc, 20 km sudoriente de la urbo Olomouc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine frugotika burgo el duono de la 11-a jarcento havis gardan kaj defendan funkcion sur grava komerca vojkruciĝo. La unua skriba mencio pri ĝi devenas nur el 1253. Ekde 1487 ĝi estis rekonstruata je renesanca kastelo de la nobela familio Pernštejn, kaj en 1612-1615 ĝi estu plu konstrularĝigita de Karel Starší ze Žerotína. En la 19-a jarcento la kastelo servis kiel lernejo kiel sidejo de oficejoj. Ĝiaj lastaj posendantoj - familioj Magnis - vendis ĝin en 1918 al la urbo Přerov , kiu en 1918-1930 realigis ampleksan rekonstruon kaj adaptis ĝin por bezonoj de de la urba muzeo kaj de Muzeo de Komenio, kies sidejo ĝi estes ĝis nuntempo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ekspozicioj pri arkeologiaj trovaĵoj en la regiono, vivo kaj verkaro de Johano Amoso Komenio, Jan Blahoslav kaj Gefrata unuiĝo, entomologio,mineralogio,etnografio de la regionoj Haná kaj Záhoří, malnovaj klasĉambroj, politika rezisto en la regiono en 1914-1989
  • en la kastela panoramturo - ekspozicioj Sekreto de sonorila tono, Vedutoj de la urbo Přerov
  • en la kelaro – origina t.n. nigra kuirejo
  • krom la kastela konstruaĵo la muzeo prizorgas ankaŭ ORNIS . unikan ornitologian stacion .unusoloan specialigitan ornitologian muzeon en tute Mezeŭropo, kiu troviĝas en aparta konstruaĵo en Přerov rande de la urba parko Michalov, kaj mezepokan burgon Helfštýn, kiu i.a. disponas pri esperantlingva retpaĝaro

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo troviĝas sur la historia ĉefplaco kaj publike alireblas tutjare, ĉiutage krom lundoj.
  • Trarigardoj okazas memstare kaj kun ĉiĉerono.
  • En la kastelo okazas ofte diversaj kulturaj programoj.
  • Aktualajn informojn vidu en la retpaĝaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retpaĝaro[rompita ligilo] ĉeĥe, angle