P. L. Travers
P. L. Travers | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Pamela Lyndon Travers | |||||
Naskonomo | Helen Lyndon Goff | ||||
Naskiĝo | 9-an de aŭgusto 1899 en Maryborough | ||||
Morto | 23-an de aprilo 1996 (96-jara) en Londono | ||||
Mortis pro | epilepsio [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Ŝtataneco | Aŭstralio [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Pamela Lyndon Travers [#] | ||||
Okupo | poeto • verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • aktoro [#] | ||||
Laborkampo | poezio • porinfana literaturo • ĵurnalismo [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mary Poppins ❦ Mary Poppins Opens the Door [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
P. L. TRAVERS (Pamela Lyndon Travers, plumnomo de Helen Lyndon Goff; naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1899 en Mayborough, Queensland, Aŭstralio; mortis la 23-an de aprilo 1996 en Londono) estis aŭstralia verkistino.
P. L. Travers naskiĝis kiel Helen Lyndon Goff en Aŭstralio kaj elmigris en 1923 al Britio. Iom poste ŝi publikigis siajn unuajn verkojn. Ŝi ekuzis inicialojn por la plumnomo por kaŝi tion, ke ŝi estis virino.
Ŝia plej fama verko estas la rakontoj pri la magia infanvartistino Mary Poppins. Ŝi ne kontentis pri la samnomita Disney-filmo de 1964.
En 1977 P. L. Travers pro sia literatura verkado estis nomumita "OBE" (Officer of the Order of the British Empire, t.e. oficiro de la Ordeno de Brita imperio).