PEGIDA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PEGIDA
emblemo
politika movado
Komenco 20-a de oktobro 2014 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Dresdeno
Ideologio

islamofobio • opozicio al enmigrado • germana naciismo • dekstra popolismo

Fondinto(j) Lutz Bachmann vd
Ĉefestro(j) Lutz Bachmann vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La organizaĵo Patriotische Europäer gegen die Islamisierung des Abendlandes (mallonge PEGIDAPegida), en Esperanto "Patriotaj Eŭropanoj kontraŭ la Islamigo de la Okcidento", estas registrita klubo en Germanio, kiu antaŭvidas kaj kontraŭas laŭdiran "islamigon" de Germanio kaj de tuta Eŭropo. La gvidaj membroj de la klubo ekde la 20-a de oktobro 2014 ĉiusemajne en la orientgermania urbo Dresdeno organizas demonstraciojn kontraŭ la laŭ ilia opinio malĝusta politiko de la registaro de Germanio kaj de la Eŭropa Unio pri akcepto de enmigrintoj kaj pri la dono de azilo. Similaj demontracioj kelkajn semajnojn poste ankaŭ ekokazis en aliaj urboj de Germanio, kaj aldoniĝis demonstracioj kontraŭ la ksenofobia movado, ofte – ekzemple jarfine en Kolonjo – laŭ la nombro de protestantoj multe pli grandaj ol la protestoj de la ksenofobiuloj.

Dum la unuaj semajnoj de la protestoj la gvidantoj de la klubo rifuzis publikajn dialogojn kun eblaj malsamideanoj, malakceptis intervjuojn kun ĵurnalistoj kaj nomis la germaniajn amaskominikilojn "mensoga gazetaro". Tial kritikantoj de la klubo malsamopinie diskutis, ĉu oni penu pri dialogo kun la klubanoj kaj ĉu eblus tia dialogo. Sociaj sciencistoj juĝas la demonstracianojn parte burĝe konservativaj, parte dekstre populismaj ĝis dekstre ekstremismaj. La prezidanto de Germanio Joachim Gauck, la federacia kancelierino Angela Merkel, reprezentantoj de religiaj organizaĵoj en Germanio kaj pliaj organizaĵoj avertas pri la sociaj danĝeroj, kiujn povas krei la ksenofobio kaj parte rasismo subtenata en la demonstracioj, kiuj riskas radikaligi partojn de la socio fakte plurkultura kaj por kaj kontraŭ ksenofobio.

Politikaj postuloj[redakti | redakti fonton]

Ekde novembro 2014 la organizantoj en la demonstracioj prezentis politikajn postulojn, kiuj estis disdonitaj sur paperfolioj. Inter la postuloj estas la jenaj:

  • La enmigroj al Germanio estu kontrolataj per sistemo de poentoj laŭ la ekzemplo de Kanado.
  • Personoj sen restorajto estu konsekvence forigataj el la lando.
  • Estu "strategio de nula toleremo" kontraŭ enmigrintoj kiuj juĝiĝis kulpaj pri malobeo de oficialaj leĝoj.
  • La limkontroloj estu fortigataj, por pli efike malebligi la reenmigron de forsenditoj.
  • Kaj estas emocia pledo savi kaj protekti la "identecon de la kristanisma-judisma kulturo de la okcidento".[1]

La kutime lasta postulo de novembro kaj decembro 2014 estis la frazo: „Es muss für uns wieder normal sein, öffentlich die Liebe zu seinem Vaterland zum Ausdruck zu bringen! Gegen Antipatriotismus!“ ("Devos por ni denove esti normala, publike esprimi la amon je sia patrolando! Kontraŭ kontraŭpatriotismo!"). Tiu frazo ekzemple en la demonstracio de la 17-a de novembro ricevis la plej fortan aplaŭdon.[2] Publikaj parolantoj en la demonstracioj krome postulis finon de la "misuzo de azildono", sed esprimis subtenon je "akcepto de militaj fuĝintoj".[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]