Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el PPR Bohemia paradizo)
Protektita pejzaĝa regiono
Bohemia paradizo
ĉeĥe: Chráněná krajinná oblast
Český ráj
naturrezervejo
Praĥovaj rokoj
Oficiala nomo: Chráněná krajinná oblast Český ráj
Mallongigo: PPR Bohemia paradizo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Regiono Liberec, Mezbohemia regiono, Regiono Hradec Králové
Distriktoj
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro, Ještěd.-kozák. montodorso, Karkonoŝa cismontaro
Situo Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo
 - koordinatoj 50° 30′ 59″ N 15° 13′ 50″ O / 50.51639 °N, 15.23056 °O / 50.51639; 15.23056 (mapo)
Areo 181,5 km² (18 150 ha)
Proklamo 1-a de marto 1955
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Český ráj
Retpaĝo: www.ceskyraj.ochranaprirody.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Map

Protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo (mallongigo PPR Bohemia paradizo) estas la plej malnova protektita pejzaĝa regiono en Ĉeĥio. Proklamita ĝi estis en la jaro 1955 kaj en la jaro 2002 okazis per registara preskribo ilia disvastigo je regiono de Maloskalsko kaj Praĥovaj rokoj. Ĝi prenas teritorion kun areo ĉirkaŭ 181,5 km². Okaze de la 50-a datreveno estis al Bohemia paradizo donita statuso de Globala geoparko de UNESCO. PPR etendiĝas sur teritorioj de tri regionoj kaj kvin distriktoj – Regiono Hradec Králové (distrikto Jičín), Regiono Liberec (distriktoj Semily kaj Jablonec nad Nisou) kaj Mezbohemia regiono (distrikto Mladá Boleslav).

Administrado de PPR Bohemia paradizo havas sidejon en Turnov.

Limigo de PPR[redakti | redakti fonton]

Burgo Trosky
Fiŝlago Obora en naturrezervejo Údolí Plakánek

La protektita pejzaĝa regiono Bohemia paradizo situas interne de pli vaste koncipita regiono de turisma regiono Bohemia paradizo kaj ĝi estas dividita en tri memsarajn partojn. La plej granda el ili estas proksimume inter Mnichovo Hradiště, Turnov kaj Sobotka (ĝi ensumigas regionon Mužský kaj Příhrazské skály, Hruboskalsko kaj ĉirkaŭaĵon de Trosky). La dua parto situas inter Turnov, Malá Skála kaj Kozákov (regiono de Maloskalsko, Suché skály kaj monto Kozákov). La tria parto estas plej malgranda kaj ĝi estas proksimume inter Jičín kaj Mladějov (ĉi tien enfalas regiono de Praĥovaj rokoj).

Et-aree protektitaj areoj[redakti | redakti fonton]

En la administrado de PPR estas ankaŭ du areoj, kiuj situas ekster la protektita regiono:

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]