PRISM

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PRISM
emblemo
komputila signala spionado
Komenco 2007 vd
Posedata de Naci-Sekureca Agentejo vd
vdr

PRISM (angle Planning Tool for Resource Integration, Synchronization, and Management «Planilo por enigo, sammomentigo kaj rego de informoj»), oficiale nomita US-984XN) estas usona programo por informoj rilate ĉu al fremduloj ĉu al usonaj civitanoj kiuj komunikas kun fremduloj. Tiu programo estas malkaŝita de Edward Snowden, ekskonsultulo por la NSA en junio 2013.

Laŭ artikoloj publikigitaj en The Washington Post kaj The Guardian, PRISM provizas al la NSA senobstaklan aliron al datumoj stokitaj en serviloj apartenantaj al usonaj novteknikaj entreprenegoj : Google, Facebook, Microsoft...

Tamen, kiam ili estis demandataj rilate al la malkaŝaĵoj, administruloj de tiuj kompanioj neis la ekziston de tia libera aliro al la NSA.

Samtempe, la usona prezidanto Barack Obama malkontestis ke PRISM estas programo por kolekti informojn rilate al fremduloj por objektive eviti terorismajn agojn. Iuj registaranoj precizigis ke la celado de tiu programo ne estas kolekto de informoj pri usonaj civitanoj.

Eksterlande la diplomataj kaj politikistaj medioj skandalis pro la maldeca agado de la usona registaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]