PReVo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PReVo
Portebla ReVo
Programisto Neil Roberts
Permesilo libera laŭ certaj limigoj laŭ licenco GNU
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

PReVo - mallonge por "Portebla ReVo" - estas programo por saĝtelefonoj. Ĝi ebligas sen uzo de la interreto trarigardi en sia telefono la tutan enhavon de la retejo Reta Vortaro, ĝenerala esperanta vortaro en Interreto. La aplikaĵo funkcias por ĉiuj telefonoj uzantaj la operaciumon Android por porteblaj aparatoj evoluigita de Guglo. La programon PReVo iniciatis Neil Roberts en 2012, laŭ la stato de 2023 validas la versio 0.24 de 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]