Partio Socialismo kaj Libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el PSOL)
emblemo de la partio

Partio Socialismo kaj Libereco (portugale Partido Socialismo e Liberdade, PSOL) estas brazila politika partio fondita en julio de 2004[1]. Ĝi estis registrita je la Balotada Justico la 15-a de septembro 2005. Sia balota numero estas 50[2], siaj koloroj estas ruĝo kaj flavo kaj sia logotipo estas ridanta suno, desegnita de Ziraldo. En la politika spekto, ĝi varias inter maldekstro kaj ekstrema maldekstro.

Disidentoj de la Partio de la Laboristoj (PT) kreis ĝin[3][4] pro malkonsento pri ĝiaj politikoj[5], viditaj kiel konservismaj[6][7] kaj dekstra[8]. Ili ankaŭ malkonsentis pri la grandegaj aliancoj kiuj inkluzivis dekstrulojn,[9] kiel la eksprezidantoj José Sarney[10] kaj Fernando Collor, korupto, manko de demokratio kaj la novliberalaj decidoj dum la registaro de Lula da Silva,[11][12][13] La kresto de tiu konflikto okazis kiam la registaro strebis aprovi reformon pri sociala asekuro, kaj orientis sian partion voti favore. Kelkaj politikistoj (Luciana Genro, Heloísa Helena, Babá kaj João Fontes) kiuj votis malfavore, pro vidi la projekto kiel kontraŭlaborista, estis elĵetitaj el la partio[14]. PSOL estas kontraŭkapitalisma partio, kaj aglutinas diversajn tedencojn, kiel marksisma reformismorevolucia socialismo.

PSOL subtenas demokratian socialismon, en kiu kapitalismo estu forĵetita pro sia fia rolo en la detruado de la naturmedio, militokreado kaj pligrandigo de socia malegaleco. La partio vidas kapitalisman produktadon kiel egoisma kaj detruema, nur celante profitojn, minacante do ĉiaj vivformoj en la Tero. PSOL subtenas la unuiĝon de laboristoj kaj siajn rajtojn. Ĝi kreas, ke aborto estu permesata en kelkaj situacioj kaj proponas leĝigon de kanabo. En 2014, ĝi prezentiĝis trifoje en prezidenta balotado. Kandidatiĝis Heloísa Helena en 2006, Plínio de Arruda Sampaio en 2010 kaj Luciana Genro en 2014. Ekde la balotado de 2014, PSOL estis la triranga partio rilate al la kresko de la nombro de novaj anoj[15].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tribunal Superior Eleitoral (5-a de julio 2012). Partido Socialismo e Liberdade - Estatuto. Arkivita el la originalo je 2016-05-22. Alirita 25-a de aŭgusto 2012.
  2. Tribunal Superior Eleitoral (8-a de aŭugusto de 2012). Partidos políticos registrados no TSE. Arkivita el la originalo je 2014-10-24. Alirita 25-a de aŭugusto de 2012.
  3. O PT e a crise, por Valter Pomar de Luiz Antônio Magalhães, ĉefredaktisto pri politiko de la Observatório da Imprensa. eldonita en la "Correio da Cidadania"
  4. [ “Somos oposição ao governo Dilma e não nos aliamos com os demo-tucanos”, afirma novo presidente do PSOL] (2013)
  5. Ibope indica aumento da rejeição ao PT - Política - Estadão. Estadão. Alirita 26-a de novembro 2015.
  6. PT ajoelha aos pés da burguesia Arkivigite je 2016-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, Mov. Marxist 5 de maio
  7. O socialismo democrático do Partido dos Trabalhadores: a história de uma utopia (1979-1994) no Volume 251 of Selo universidade e no Volume 251 of Selo universidade: História por Marco Antonio Brandão, eldonejo Annablume (2003) - ISBN 8574193615, 9788574193618
  8. Lula se diz longe da esquerda e quer manter política econômica, Notícias.terra.com.br, 14-a de julio 2006
  9. Lula indica Meirelles para BC, anuncia Dirceu para Casa Civil.
  10. PMDB indica Sarney para presidir Senado.
  11. Leia íntegra da carta de Lula para acalmar o mercado financeiro.
  12. Confira polêmicas que marcaram política externa no governo Lula.
  13. Ahmadinejad: Israel vai "desaparecer do mapa" (portugale).
  14. PT expulsa radicais do partido.
  15. PSOL, 2015 - Dados do TSE apontam PSOL como o terceiro partido que mais cresceu depois das eleições. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2016-05-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]