Paŝelkavatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
paŝelkavatoro taŭgas por laboroj en malfacile atingebla tereno.
Kaiser SX - 2.jpg.

Paŝelkavatoro , paŝbagroaraneelkavatoro estas staranta elkavatoro. Ĝi laboras ofte nu staranta. Simile kiel tradicia hidraŭlika elkavatoro la paxelkavatoro havas turneblan supran parton (supra ĉaro) ĉe kiu troviĝas la grubrako kun la almuntaĵoj. La la malsupra parto estas malsama. La paŝelkavatoro ne havas ordinaran rulekipaĵon kun radoj, sed havas kvar „gambojn“. La „gamboj“ estas muntitaj aŭ sur radoj aŭ sur subtenpiedoj. helpe de tiuj sendepende stireblaj gamboj la fosmaŝinstiristo povas stiri la maŝinon ekzemple en riverfluejo kaj labori tie. Tiaj kapabloj faras , ke la maŝino ankaŭ taŭgas por laboroj en rokozaj deklivoj, arbara mastrumado kaj en pejzaĝflegado.

Historio[redakti | redakti fonton]

ĉefaj konstrupartoj de paŝbagro:
1: gamboj kun radoj
2: gamboj kun subtenpiedoj
3: grubrako kun almuntaĵoj (profundkulerego)
4: supra ĉaro kun nacelo

Inventis la paŝbagro la svisa fabrikisto Ernst Menzi (1897–1984). La unua tipo enmerkatiĝis en la jaro 1966 kun la nomo “Menzi Muck“ . [1]

Uzo[redakti | redakti fonton]

“Menzi Muck“ A91 kiel lignorikoltatoro
entreprena foiro de la firmao “Menzi Muck“ 2012

La maŝino taŭgas por laboroj en malfacile atingeblaj terenoj, ekzemple en arbaro kaj sur deklivoj. Kun konvena ekipaĵo ĝi ankaŭ taŭgas kiel lignorikoltatoro. La paŝbagro ankaŭ taugas kiel amfibia laborilo. La paŝbagro ankaŭ taŭgas por savi homojn el montaro kaj post tertremoj. Ĝi jam ricevi la nomon „savaraneo“ en Germanujo. [2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geschichte Arkivigite je 2015-05-08 per la retarkivo Wayback Machine Webseite von Menzi Muck, abgerufen am 12. März 2006
  2. Diplomarbeit zum Schreitbagger, Abstract und Video http://web.utanet.at/amannalb/bagger/[rompita ligilo] [12. März 2006] und Menzi Muck Schreitbagger - Tiefbau Live 2008 Video