Paŭlo la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
PAŬLO LA 4-a
Paŭlo la 4-a
blazono = Blazono de Paulo la 4-a
nomo = Paŭlo la 4-a
naskiĝnomo = Gian Pietro Carafa
naskiĝkoko = Capriglia Irpina (Centra Italio)
naskiĝdato = 28-a de junio de 1476
elektodato = 25-a de majo de 1555
mortodato = 18-an aŭgusto de 1559
mortoloko = Romo
entombigo = en la Baziliko de Sankta Maria en Minerva
titolo = 223a papo de la katolika eklezio
antaŭulo = Marcelo la 2-a
posteulo = Pio la 4-a

Paŭlo la 4-a estis la 223a papo de la katolika eklezio.

Biografio

Komenciĝoj kaj leviĝo al episkopeco

Paŭlo la 4-a naskiĝis en Capriglia Irpina (Centra Italio) en la nobela familio de Grafoj Carafa de la branĉo Stadera, elstarega kaj multinflua en Reĝlando de Napolo; lia mentoro estis parenco, la multinflua kardinalo Oliviero Carafa, kiu lin enkondukis en Roman Kurion kiel papa servisto en la kortego de Aleksandro la 6-a (1503); pliposte oni lin igis apostola protonotario kaj levis al la episkopeco kun la tasko pastorali en la ĉefdiocezo de Chieti-Vasto (1505). Dum la papado de Leono la 10-a, Gian Pietro Carafa aktivis kiel ambasadoro en Anglio kaj en Hispanio, kaj en 1518 oni lin destinis episkopi en la ĉefdiocezo de Brindizi-Ostuni.

En 1524, papo Klemento la 7-a permesis ke episkopo Carafa rezignu siajn beneficojn kaj oficojn por eniri monaĥan vivon ĉe la nova ordeno de la “Dia Amo”, en Romo: ĉi tie li konatiĝis kun Gaetano Thiene (estonta sanktoproklamoto), kun kiu decidis fondi la ordenon de Regulaj Klerikoj Teatinaj.[1] Post la disrabado de Romo 1527, la ordeno translokiĝis al Venecio. Al Carafa, tamen, estis ordonite, de papo Paŭlo la 3-a, reveni al Romo por komisiite partopreni en la komitato ŝarĝita studi la reformon de la Roma Kurio: pri tio en 1537 li prezentis gravan, sed neniam aktualigitan, dokumenton, nome Consilium de Emendanda Ecclesia.

Kardinalagado de Carafa

En decembro 1536 Cafara estis promociita kardinalo kaj estis al li konfiditaj la regado de la ĉefdiocezo de Chieti kaj tuj post tiun de Napolo. Praktike, tamen, li estis absorbita el oficoj ĉe la Roma Kurio: kie li distingiĝis pro severeco rilate la novaĵojn de protestantoj kaj rilate ekstremajn reformistojn de la Eklezio. Li sin dediĉis, kiel prefekto de la Kongregacio de la roma kaj universala Inkvizicio, poste dirita Sankta Ofico, al la unuiga readaptado de la tribunaloj de la Inkvizicio kiuj ĝis tiam estis mastrumitaj nivele de unuopa diocezo. Li ankaŭ estis iniciatoro de la Indekso de malpermesitaj libroj, promulgita la 30-an de decembro 1558, kaj publikigita komence de 1559. La celo de tiu indekso estis informi la kristanaron pri la kontraŭkredaj eraroj liveritaj en tiuj libroj, kaj ilin elimini.

En 1553 li fariĝis dekano de kardinala kolegio.

Papado

Post nur 21 tagoj de papado mortis (la 30-an de aprilo de 1555) papo Marcelo la 2-a, kaj la 56 kardinaloj denove kuniĝis por elekti la posteulon en la persono de kardinalo Johano Petro Carafa kiu alprenis la nomon de “Paŭlo la 4-a” (la 23-an de majo 1955).

Ŝtata regado

Por defendi la papajn teritoriojn kaj plisolidigi la papan ŝtaton, Paŭla 4-a partianiĝis por Francio kun kiu militis kontraŭ Hispanio, sed fine, venkita, li paciĝis kun Hispanio venkanta diversfronte (ekzemple, en la batalo de Sankta Kvinteno de 1557 – Flandrio).

Ĉar Paŭlo la 4-a trovis en la familio Colonna, tre influa inter la romaj nobelaro kaj popolo, akran oponon al sia politiko, tiun ĉi li senigis el posedaĵoj (kiuj tamen, poste, estis almenaŭ parte, redonitaj).

Kiel aliaj renesencaj papoj, Paŭlo la 4-a fine cedis al nepotismo, kvankam lia morala rigideco dekomence malpermesis al sia parencaro eĉ viziti Romon. Honorajn kaj realpovajn ŝarĝojn havis lia nepo Karlo Carafa kiu praktike funkciis kiel Kardinalo Nepo dum alia nepo, Kardinalo Johano Carafa estis promociita al la ofico de generalo kapitano de la Eklezio. Tamen, ĉar kelkaj en la parencoj maldigne kondutis, Paŭlo la 4-a, ne hezitos publike ilin hontigi kaj elpeli el la papa kortego.

Papo Paŭlo la 4-a malaprobis la packontrakton de Aŭgsburgo, kiu en septembro 1555 metis finon al la unua milito inter katolikoj kaj protestantoj, pro la principo Kies regiono, ties religio (Cuius regio, eius religio) pro kiu la “civitanoj” devus sekvi la religion de reganto.

Paŭlo la 4-a kaj Inkvizicio

La papado de Paŭlo la 4-a grande influis sur la disvolvo de la Roma Inkvizicio, kreita de Paŭlo la 3-a kun la helpo de la sama estonta Paŭlo la 4-a tiam nur kardinalo Carafa generala komisaro. Per roma inkvizicio, plikonata per “Sankta Ofico” [2]li entreprenis energian lukton kontraŭ spurojn de protestantismo: lia inkvizicia agado estis tiom severa kaj obstina ke eĉ eminentulo, kiel kardinaloj, estis suspektitaj pri simpatio al protestantaj ideoj. Kardinalo Johano Hieronimo Morone, grava intelektulo protektanto de artoj, ege penis por pruvi sian katolikecon kaj ke mem efektive, kiel dioceza episkopo, doktrine refutis protestantismon savante de ĝi la multegon kiu koincidis kun la katolika kredo.[3] Inter la suspektitaj pri protestantaj ideoj estis listigita laŭ kelke da tempo, ĉe la Sankta Ofico, ankaŭ kardinalo Michele Ghislieri la estonta papo Pio la 5-a.

Paŭlo la 4-a kaj judoj

Paŭlo la 4-a promulgis ankaŭ la faman buleon cum nimis absurdum de 12-a de julio 1555a. Per tiu buleo Paŭlo la 4-a aboliciis kelkajn privilegiojn iam konceditajn al judoj, sed samtempe kreis por ili la geton, jam ĉeestan en aliaj urboj, en kiu ili estis devigitaj loĝi restante, nokte, protektaj kontraŭ atakoj de kelkaj troe devotaj kristanoj; ekstere de la geto judoj estis devigitaj vesti surkape flavan ĉapon por esti tuj rekoneblaj. Tio kun kromaj restriktadoj igis turmentitan la vivo de judoj, spite ke eminentaj judoj estis estimataj kaj aŭskultataj de ekleziaj regantoj. [4] Restas ankoraŭ obskura, historie kaj dimensie kaj response, la kondamno kun stiparumado de 24 novkristanoj (judoj kiuj ŝajnigis adheri al perforte altrudita kristana kredo el kiu, poste, revenis al hebrea religio), kiu okazintus en Ankono [5] en 1556 pri kiu parolas iuj vikioj. La evento, tamen, enkadriĝas en la etoso de severeco kaj rigideco altruditaj de la papo.

Leĝoj por cenzuro de libroj

En 1559, la Kongregacio de la Sankta Ofico ellasis la unuan liston de la Indekso de malpermesitaj libroj validan por la tuta kristanaro (kvankam neglektita, fakte, en la teritorioj submetitaj al kontrolo de la Hispana Inkvizicio, kiu jam havis sian propran liston.

La malpermesoj dividiĝis laŭ tri serioj: la unua inkludis aŭtorojn kies verkoj estis senescepte malpermesitaj, la dua entenis nur la verkojn specife indikitajn, la tria etendiĝis al ĉiuj libroj mankaj je tipografiaj indikoj aŭ je eklezia permeso kaj pritraktantaj temojn kiaj astrologio kaj magio. Entute, se nombri ankaŭ erarojn kaj maljustaĵon, la listo entenis 904 titolojn, inter kiuj ankaŭ la verkaron de Erasmo de Roterdamo, kiuj tamen poste rezultis tute katolikaj. Al la Indekso estis almetita listo de 45 eldonoj de la malpermesitaj Malnova Testamento kaj Nova Testamento, kaj plue de eldonistoj suspektaj.

Tiu unua Indekso promulgita de Paŭlo la 4-a (pro tio dirita “paŭla”) estas ekstreme pli severa ol tiuj postaj, ankaŭ de la tujposta de Pio la 4-a (dirita ankaŭ “trenta” ĉar diskutita en sekcio de la Koncilio de Trento.

Finiĝo de la papado de Paŭlo la 4-a

Homo de rigidaj moroj kaj de sincera amo al la katolika kredo kaj senprofita, interesita nur pri la defendo de la katolika kredo, li tamen ne sukcesis akceptiĝi ĉe la roma popolo precipe pro lia volo funkciigi la tribunalojn de Inkvizicio. [6]

Lia kadavro estis ankoraŭ varma kiam paskvinaj ŝercoj tiel lin epitetis:

Carafa en malamo al la diablo kaj al la ĉielo ĉi tie entombigita

Kun putra kadavro spiriton Erebo ricevis”

Li ruinigis la eklezion kaj la popolon, homojn kaj la ĉielon li ofendis”

Notoj

  1. Teatino: el “Teate”, latina nomo de Chieti
  2. Nun Kongregacio por la doktrino de la kredo
  3. Vidu: Andrea Del Col, L'Inquisizione in Italia: dal XII al XXI secolo, 2006, Mondadori , Milano pp. 400-402.
  4. teksto de Cum nimis absurdum
  5. Kronikoj diras ke en Ankono kaj najbare loĝis tri mil portugalaj eksjudoj, multaj el kiuj, por eskapi el Inkvizicio fuĝis al la Pesaro, urbo najbara dum en ĝi restis la adherantoj al katolikismo
  6. Claudio Rendina, I papi, p. 646

Bibliografio

  • Andrea Del Col L'Inquisizione in Italia: dal XII al XXI secolo,2006, Mondadori, Milano
  • Massimo Firpo, Inquisizione romana e Controriforma. Studi sul cardinal Giovanni Morone (1509-1580) e il suo processo d'eresia, Nuova edizione rivista ed ampliata, Brescia, Morcelliana, 2005
  • Alberto Aubert, Paolo IV. Politica, Inquisizione e storiografia, Firenze, Le Lettere, 1999
  • Claudio Rendina, I papi, Ed. Newton Compton, Roma, 1990
  • Pio Paschini, S. Gaetano Thiene, Gian Pietro Carafa e le origini dei chierici regolari teatini, Roma 1926
  • Gennaro Maria Monti, Ricerche su papa Paolo IV Carafa, Benevento 1923
  • Ludwig von Pastor, Historio pri la papoj de Mezepoko, vol. VI: Historio pri la papoj de la epoko de la Reformacio kaj de la Katoloka Restaŭrado. Julio la 3-a, Marcelo la 2-a kaj Pulo la 4-a (1550-1559), Romo 1922

Eksteraj ligiloj