Paŭperismo mezepoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paŭperismo mezepoka (el la latina pauper-eris = malriĉa) estis penso-sistemo spirita, karakterizo de iuj gravuloj de la ordenoj almozantaj kaj aliaj kristanaj predikistoj dum eŭropa mezepoko. Opone al la riĉabundo de la eklezia hierarkio, paŭperistoj celis baziĝi nur sur la instruoj kaj ekzemploj de Jesuo Kristo kiaj ili estas raportitaj en la Evangelioj: ili predikadis altruismon kaj moderan vivon, kaj la superecon de la spiritaj riĉecoj sur tiuj materiaj.

La termino Paŭperismo, kiu sinonimas kun “elekto de malriĉiĝo” estis elpensita de modernaj historiistoj kaj sociologoj por difini ekonomian kaj socian fenomenon, kiu laŭlonge de de12-a kaj 13-a kaj 14-a jarcentoj. Paŭperistoj kutime ili subtenis ke Kristo kaj apostoloj nenion posedis, spite ke ili, ne gajnante perlabore, devis apogiĝi sur la lavoro de aliaj kaj spite ke la apostola grupo havis administranton kun munuo kiel oni legas en Johano 12,2: Tion li diris (temas pri Judaso), ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.[1]

Iuj el ili, foje celis altrudi tiun vivon sistemon per perfortaj vojoj, el kio naskiĝis konfliktoj kun tragikaj rezultoj. Vidu la kazojn de frato Dolĉino kaj Fraticelli.

Inter la paŭperistoj aŭ ŝatantoj de la “paŭperismo” elstaras Sankta Francisko el Asizo, kiu tamen elektis fratinon malriĉecon por si kaj siaj fratul(in)oj kaj ĝin proponante al aliaj malpermesante al siaj fratuloj kritikojn pro malsamaj elektoj en la Eklezio. Tamen, li kaj liaj fratuloj, tiun elekton ili povis fari kaj vivi pro tio ke ili havis kiel idealon la amon al Dio kaj al Kristo (Vidu: Testamento de Sankta Francisko.

Citendaj ankaŭ, inter la disvastigantoj de tiu paŭperismo Valdo el Liono; Valdo, tamen, tiun “konduton laŭ malriĉeco celis altrudi al la ĉiuj kleruloj kiuj ankaŭ devus perlabori per siaj manoj sian panon; ĉar tiun konduton li ne spertis en la Eklezio, li ĝin deklaris la prostituitino priskribita en la ĉapitroj 17-a kaj 18-a de la Apokalipso. Krome, aldonadis ke Jesuo Kristo ne ĉeestas en la Eŭkaristio... [2] Ubertino el Casale;[3] Arnoldo el Vilanova; ktp.

Paŭperisno apartenas, certe al la pli ampleksa pensofluo de la kristana asketismo, sed el ĝi distanciĝas pro iuj malsamaĵoj. Asketismo, ekzemple, ĉiam metis akcenton sur la individua malriĉeco, de unuopa kristano (religiula aŭ sekulara, ĉiukaze), kaj sur aliaj formoj de pentofaro kaj aŭstero, dum malofte dubis kaj dubigis pri la dececo ke la institucio (monaĥejo, Ordeno, Eklezio mem) povu posedi riĉaĵojn. Paŭperismo mezepoka, male, kiel dirite, ne estis zorgo pri la individua malriĉeco kvazaŭ temus pri pentofaro konduto aŭ morala perfektiĝo, sed ofte elektadis rezigni riĉaĵojn por partopreni en la vivo de la plej humilaj tavoloj de la socio kaj por plifidele adheri al la ekzemploj de Jesuo Kristo. Krome, malsame ol asketismo kiu estas vola praktikado de rezigno al riĉaĵoj, paŭperismo sin proponis ankaŭ kie io filozofia.

Paŭperismo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Iuj punktoj komunaj kun “paŭperismo”, esploristoj trovas ankaŭ en la modernaj papaj enciklikoj kiel la Rerum Novarum kaj la Quadragesimo anno, bazaj tekstoj por la tieldirita katolika sociala doktrino: la antaŭvidigita, ekzemple, supereco de la sprita riĉeco kompare kun tiu materia, kaj neceso de atento al la ekonomie malsuperaj klasoj. [4]

Hodiaŭ paŭperismo ankoraŭ plucĉeestas en la predikado de iuj religiaj ordenoj, en la ideologioj de iuj politikaj kaj kulturaj asocioj kiuj ĝin uzas kiel fundamentan bazon de precizaj ekonomiaj teorioj kiel distribuismo

Paŭperismaj sociaj fenomenoj en kulturoj neokcidentaj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Franco Cardini e Marina Montesano, Storia medievale, Firenze, Le Monnier Università, 2006. ISBN 8800204740
  • Norberto Nguyen-Van-Khanh, Gesù Cristo nel pensiero di San Francesco, secondo i suoi scritti, Edizioni Biblioteca Francescana, 1984.
  • Luciano Orioli, Le confraternite medievali e il problema della povertà, Biblioteca di storia sociale, 1984.
  • Centro Studi Dolciniani, Fra Dolcino e gli Apostolici tra eresia, rivolta e roghi, Roma, DeriveApprodi, 2000. ISBN 88-87423-35-0.
  • Corrado Mornese, Eresia dolciniana e resistenza montanara, Roma, DeriveApprodi, 2002. ISBN 9788887423914.
  • Domenico Dante, Il tempo interrotto. Breve storia dei catari in Occidente, Palomar, Bari 2009.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rilate tion, papo Johano la 22-a, dum la kontrasto kun la franciskanaj Spiritualoj deklaris ke ne estas subtenebla tiun tezon de la absoluta malriĉeco de la komunumo dormita de Kristo kaj apostoloj. Pro tio tiuj fratuloj lin deklaris falinta el la papa ofico pro herezo.
  2. Kelkemomente Valdo ekobeis al la Eklezio kiu, ĝuste en tiu epoko, malpermesis la predikadon senpermese de la loka episkopo.
  3. Rilate la problemon, esencan por la tiamaj paŭperistoj, Ubertino konfesis moderan vidpunkton: laŭ li, Jesuo kaj apostoloj estis, ja jes, malriĉaj rilate personajn posedaĵojn, sed ili libere uzadis tion necesan por travivi kaj apostoli.
  4. Tamen aliaj esploristoj emas enkadrigi tiujn karakterizojn de la enciklikoj tra aliaj sociaj/kulturaj paradigmoj kaj eĉ trovas la voĉon “paŭperismo” neadekvata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]