Paavo Jännes
Aspekto
(Alidirektita el Paavo Jannes)
| Paavo Jännes | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de marto 1892 en Helsinko |
| Morto | 19-an de decembro 1970 (78-jaraĝa) |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Alma mater | Ambaŭseksa finna lernejo de Helsinko |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro |
Paavo Klaus Emil Jännes (antaŭe Genetz, naskiĝis la 20-an de marto 1892 en Helsinko − mortis la 19-an de decembro 1970 samloke) estis finna teatra kaj filmaktoro. Li aperis en pli ol 70 filmoj inter 1913−1969.[1]
Jännes aktoris en pluraj teatroj kaj atingis artan sukceson, precipe kiel komikisto. Li ankaŭ aktoris en ĉirkaŭ 70 filmoj, kiel ekzemple Hätävara, Hopeakihlajaiset kaj Linnaisten vihreä kamari. Jännes ankaŭ tradukis teatraĵojn en la finnan lingvon.
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- En la UK 1922 estis prezentita esperantlingve la teatraĵo La fianĉiĝo, de Aleksis Kivi. Prezentis profesiaj geaktoroj el la Finna nacia teatro: Paavo Jännes, Jaako Korhonen, Erta Virtamo kaj aliaj.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sylvi (1913)
- Miehen kylkiluu (1937)
- Kuollut mies rakastuu (1942)
- Kuollut mies vihastuu (1944)
- Dynamiittityttö (1944)
- Kolmastoista koputus (1945)
- Linnaisten vihreä kamari (1945)
- Minä elän (1946)
- Kultainen kynttilänjalka (1946)
- Radio tekee murron (1951)
- Mustasukkaisuus (1953)
- Ryysyrannan Jooseppi (1955)
- Risti ja liekki (1957)
- Pikku Pietarin piha (1961)
- Ruusujen aika (1969)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paavo Jännes (en-US). Alirita 12 January 2020 .

