Pablo Milanés

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pablo Milanés (naskita en Bayamo, Kubo je la 24-a de februaro de 1943) estas kantisto.

Pablo Milanés studis en la konservatorio de Havano. Li estas unu el la fondintoj de la grupo de novaj kubaj trobadoroj (nueva trova), kune kun Silvio Rodríguez.

Li estas fama pro siaj amaj kanzonoj, kaj ankaŭ pro aliaj kun politika enhavo. Inter la plej famaj troviĝas "Yolanda", "Yo me quedo" (Mi restas) aŭ "Amo a esta isla" (Mi amas tiun ĉi insulon)

Eksteraj ligiloj