Pachydyptes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pachydyptes ponderosus)

Pachydyptes estas formortinta genro de pingvenoj. Ĝi enhavas solan specion Pachydyptes ponderosus, nome Novzelanda giganta pingveno. Tiu taksono estas konata nur el kelkaj ostoj de fina Eoceno (antaŭ 37 al 34 mj) el rokoj en la areo de Otago.

Kun alto de 140 al 160 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 80 al eble ĉirkaŭ 100 kg, ĝi estis la dua plej alta pingveno iam konita, surpasita nur de la Anthropornis nordenskjoeldi laŭ alto, sed probable ne laŭ pezo.

Pachydyptes estis iomete pli granda ol Icadyptes salasi, la plej bone identigita el la gigantaj pingvenoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Oliver, Walter R. B. (1930). [Genro Pachydyptes]. En: New Zealand birds, 85-86. Wellington: Fine Arts.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]