Paciencobotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
paciencobotelo kun figuroj, scenoj el la minista vivo (en muzeo de nord-Hungario)

Paciencobotelo estas botelo kun mallarĝa kolo, ene figuroj el ligno aŭ osto aŭ aliaj materialoj.

Ekzistas du metodoj por fari ĝin: Aŭ oni konstruas la figurojn el etaj komponentoj en la botelo kaj kungluas ilin per pinĉilo, lignostabeto kaj drata hoko (tio estis la kutimo en Hungario) aŭ la konstruita figuraro estas kunfermebla kaj post engluto en la botelon oni povas ĝin malfermi per fadeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La paciencobotelo unuafoje aperis en la 16-a jarcento kaj tiam ĝi estis populara loĝeja, kamena ornamaĵo en Eŭropo, en la hungaraj kamparanaj loĝejoj ĝi ornamis la komodon. Ties disvastiĝon, disvolvon en Mez-Eŭropo helpis la kesta kaj ludvara metia industrio de la Oberammergau kaj Berchtesgaden, kiuj produktis scenojn eĉ kelfoje kun moviĝantaj (moveblaj) figuroj.

La paciencobotelo de Okcidenta Eŭropo estas kuŝanta plej ofte kun figurigo de ŝipo (tiel disvastiĝis tie la nomo "Ŝip' en botel'); en Mez-Eŭropo kaj tiel en Hungario, oni lokigas la skulptaĵon en starantan botelon kaj la spaco estas ofte disigita je etaĝoj.

La paciencobotelo estis tre ŝatata en Hungario jam en la 18-a jarcento, en Debrecen aperis unu eĉ en postlasaĵo (testamento, legaco) en 1780, kiu prezentis sovaĝbestan ĝardenon en botelo. La du plej ŝatataj formoj en Hungario estis la religiaj kaj la ministaj temoj: ekz. paciencobotelo kun eta altaro el 1784, el Földvár kaj ministaj boteloj el 1791, le Selmec- aŭ Baka-bánya (minejo).

Oni faris ankaŭ kalvarion (suferoj de Kristo), kio estas fakte krucifikso en la botelo. Oni volonte okupiĝis pri similaj temoj eĉ ĝis komence de la 20-a jarcento.

La minejaj paciencoboteloj prezentis la ministan vivon, teknikon kaj vestojn; ili figurigis en 3—4 etaĝoj la plej kutimajn minejajn laborojn.

Oni malofte prezentis en la boteloj aliajn temojn ekz. laborojn de la vitokultivado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Malonyay Dezső: A magyar nép művészete (III., Bp., 1911)
  • Madarassy László: Művészkedő magyar pásztorok (Bp., 1934)
  • Haberlandt, A.: Taschenwörterbuch der Volkskunde Österreichs (Wien. 1953); Erich, O.—Beitl, R.
  • Wörterbuch der deutschen Volkskunde (Stuttgart, 1955)
  • Jenő Faller: A soproni Központi Bányászati Múzeum anyagából.
  • Bányászpalackok (Bányászati Lapok, 1961)
  • Mária Kresz: A kerámia gyűjtemény gyarapodása (Népr. Ért., 1969).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]