Pacifika baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tradicia balenĉasado proksime de la marbordo en la vilaĝo de Taiji, Japanio.
Tradicia balenĉasado proksime de la marbordo en la vilaĝo de Taiji, Japanio.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika baleno
Desegno
Desegno
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenedoj Balaenidae
Gray, 1821
Genro: Eubalaena
Gray, 1864
Eubalaena japonica
(Lacépède, 1818)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Vivareo de Pacifika baleno
Vivareo de Pacifika baleno
Vivareo de Pacifika baleno
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pacifika baleno, Nigra japana eŭbaleno aŭ pli precize Nordpacifika vera baleno (Eubalaena japonica) estas tre granda, diketa specio de lamenbaleno kiu estas tr rara kaj endanĝerita.

La populacio de Pacifika baleno, kiu somerumas en sudorienta areo de la Beringa Maro kaj de la Golfo de Alasko, eble ne enhavas pli ol 40 animaloj. Okcidenta populacio kiu somerumas ĉe la Komandora Insularo, la marbordo de Kamĉatko, kun la Kurila Insularo kaj en la Oĥotska Maro, estas ĉirkaŭkalkulita en nombroj de nur kelkaj centoj. Antaŭ la komerca balenĉasado en la Norda Pacifiko (t.e. antaŭ-1835) estis probable ĉirkaŭ 20,000 veraj balenoj en la regiono. La kaptado de veraj balenoj por komerca balenĉasado estis malpermestia pere de unu aŭ pliaj internaciaj traktatoj ekde 1935. Tamen, inter 1962 kaj 1968, balenĉasado mortigis almenaŭ 529 verajn balenojn en la Beringa Maro kaj en la Golfo de Alasko same kiel almenaŭ 132 verajn balenojn en la Oĥotska Maro,[1] plus aldonaj 104 Nordpacifikaj balenoj el nespecifitaj areoj.[2]

La Internacia Unio por la Konservo de Naturo kategoriigas la specion kiel "Endanĝerita", kaj kategoriigas la Nordorient-Pacifikan populacion kiel "Draste Endanĝerita".[3] La Centro por Biologia Diverseco asertas, ke la Nordpacifika vera baleno estas la plej endanĝerita baleno en la Tero.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eubalaena.

Ekde 2000, sciencistoj konsideris la verajn balenojn de Norda Pacifiko kaj najbaraj maroj kiel aparta specio, Eubalaena japonica, nome Nordpacifika vera baleno. Genetikaj diferencoj inter E. japonica kaj E. australis estas multe pli malgrandaj ol inter lamenbalenoj kiuj reprezentas diferencajn oceanajn basenojn.[5]

Antaŭ 2000, veraj balenoj en la Norda Pacifiko estis konsiderataj samspeciaj kun la veraj balenoj en la Norda Atlantiko kaj la Suda Hemisfero kaj ĉiuj estis priskribitaj kiel Eubalaena glacialis en la scienca literaturo. Ĉiuj tiuj animaloj similas unu la alian laŭ ekstera aspekto tre malferme. La diferencoj kiuj apartigas ilin en apartaj specioj estas genetikaj kaj studitaj en la artikolo pri Balenedoj. La agnosko de la diversaj populacioj de balenoj de la genro Eubalaena kiel distingaj specioj estas subtenitaj de la Societo por Marmamulogio,[6] la Usona Nacia Marfiŝkapteja Servo, kaj la Internacia Balenkapta Komisiono.[7]

La Nordpacifika, Nordatlantika kaj Suda veraj balenoj estas ĉiuj membroj de la familio Balenedoj. La Gronlanda baleno trovebla en la Arkto estas ankaŭ baleneda baleno, sed sufiĉe diferenca por garantii sian propran genron Balaena.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kritika vivejo de la specio. La granda striita parto estas en la Beringa Maro, kaj la malgranda estas en la Golfo de Alasko.

E. japonica estas tre granda, diketa lamenbaleno. Ĝi proksime similas al la Nordatlantika vera baleno (E. glacialis) kaj al la Suda vera baleno (E. australis), tiom multe ke ili estis delonge konsideritaj ĝuste unusola specio. Tiel, sen scii el kiu oceano devenas individua balebo, la fizikaj similaĵoj estas tiom vastaj ke individuoj povas esti identigitaj al specio pere de genetika analizo. Relative al aliaj specioj de veraj balenoj, E. japonica povas esti iomete pli granda. Kiel ĉe aliaj lamenbalenoj, inoj de Pacifikaj balenoj estas pli grandaj ol maskloj. Krome, Nordpacifikaj makul-koloraj individuoj estas malplej oftaj ol ili estas inter sudaj veraj balenoj.

E. japonica estas facile distingeblaj el aliaj Nordpacifikaj balenspecioj pere de kelkaj markiloj: manko de dorsa naĝilo aŭ ĝibo, tre granda, nigra dorso, ciamid-kovritaj kalaĵoj en kapo kaj lipoj, tre arkoforma makzellinio, tre mallarĝa beko kaj ofte V-forma muzelo. La Pacifika baleno povas atingi 15 al 18.3 m de longo ĉe plenkreskuloj, do ĝi estas pli granda ol la Nordatlantika Nigra baleno.[8] Tipaj korpomaso estas el 50,000–80,000 kg,[9] aŭ 100,000 kg kio estas pezo de duoble tiuj de tipa Ĝiba baleno.[10] Estas unu registro de baleno de 19.8 m kaptita dun sovetuniaj fiŝkaptadoj,[11] kvankam la fidindeco de pli grandaj mezuroj de 20.7 m kun 135,000 kg[12] kaj 2 okazoj de 21.3 m[13][14] unu el orienta kaj la alia el okcidenta pacifikaj flankoj estas necertaj. Ili estas multe pli grandaj ol la griza aŭ la ĝiba balenoj kaj ankaŭ estas tre fortikaj, partikulare kompare al aliaj grandaj lamenbalenoj kiaj la blua kaj la Balenoptero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ivashchenko, Y. V. & Clapham, P. J. (2012). "Soviet catches of bowhead (Balaena mysticetus) and right whales (Eubalaena japonica) in the North Pacific and Okhotsk Sea". Alirita la 16an de Novembro 2018. Endangered Species Research. 18 (3): 201–217. doi:10.3354/esr00443.
  2. Thomas, Peter; Reeves, Randall R.; Brownell, Jr, Robert L. (2015). "Status of the world's baleen whales". Marine Mammal Science: n/a. doi:10.1111/mms.12281.
  3. Reilly, S. B.; Bannister, J. L.; Best, P. B.; Brown, M.; Brownell Jr., R. L.; Butterworth, D. S.; Clapham, P. J.; Cooke, J.; Donovan, G.; Urbán, J. & Zerbini, A. N. (2008). "Eubalaena japonica Northeast Pacific subpopulation". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. IUCN. 2008: e.T133706A98826605. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T133706A3873095.en. Alirita la 16an de Novembro 2018.
  4. North Pacific right whale, Center for Biological Diversity. Alirita la 16an de Novembro 2018.
  5. http://www.icrwhale.org/pdf/SC-F16-JR50.pdf
  6. The Society for Marine Mammalogy's Taxonomy Committee List of Species and subspecies. Society for Marine Mammalogy (Oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 6a de Januaro, 2015. Alirita 13a Dec 2015. Arkivigite je 2015-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-06. Alirita 2018-11-16.
  7. National Marine Fisheries Service: Review of the Status of the Right Whales in the North Atlantic and North Pacific Oceans (2006). (PDF). Alirita la 15an de Septembro, 2011.
  8. Brueggemann JJ, Newby T, Grotefendt RA (Marto 1986). "Catch records of twenty North Pacific right whales from two Alaska whaling stations, 1917–1939". Arctic. 39 (1): 43–46. doi:10.14430/arctic2044. Arkivita el la originalo la 25an de Aprilo, 2012. Alirita la 16an de Novembro, 2018.
  9. Burnie D and Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0789477645
  10. NOAA Fisheries . 2017. What you need to know about the critically endangered whale you’ve never heard of Alirita la 16an de Novembro, 2018.
  11. Ivashchenko YV & Clapham PJ (2011). "Pushed to the Edge: Soviet Catches of Right Whales in the Eastern North Pacific". Alaska Fisheries Science Center Quarterly Research Reports (Apr–Maj–Jun 2011).
  12. Omura, H., S. Ohsumi, K. N. Nemoto, K. Nasu, kaj T. Kasuya. 1969. Black right whales in the North Pacific. Scientific Reports of the Whales Research Institute, Tokyo. 21:1-78.
  13. Scarff J. E. (1986a). "Historic and present distribution of the right whale (Eubalaena glacialis) in the eastern North Pacific south of 50°N and east of 180°W" (PDF). Rep. Int. Whal. Commn (special issue 10): 43–63. Alirita la 16an de Novembro, 2018.
  14. NORTH PACIFIC RIGHT WHALE, HIDEO OMURA Alirita la 16an de Novembro, 2018.