Pacifika franko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pacifika franko
valuto • franko
Ŝtato:  Nov-Kaledonio,
 Franca Polinezio,
 Valiso kaj Futuno
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: XPF
Mallongigo: F, CFP
Ŝanĝokurzo 1 eŭro = 119,3317 XPF

(fikse)

vdr

La pacifika frankoCFP-franko - france franc pacifique, pri la mallongigo vidu sube - estas la valuto uzata en la francia teritorio Nov-Kaledonio kaj en la franciaj transmaraj kolektivoj Franca Polinezio plus Valiso kaj Futuno.

Dosiero:Outre-mer eo.png
La jena mapo montras ĉiujn transmarajn kolektivojn de Francio, inter alie Francan Polinezion tute okcidente, Valison kaj Futunon kaj Nov-Kaledonion tute oriente.


La mallongigo CFP origine reprezentis la nomon Colonies Françaises du Pacifique ("Francaj kolonioj de la Pacifiko"). La signifo poste estis ŝanĝigita al Communauté Financière du Pacifique ("Komunumo Financa de la Pacifiko") kaj fine estis ŝanĝigita al la nuntempa oficiala signifo Comptoirs Français du Pacifique ("Bankaj interkonsentoj francaj de la pacifiko").

monbileto de 10 000 pacifikaj frankoj

Unu franko estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas XPF. La pacifika franko estas fikse ligata al la Eŭro je kurzo de 1 XPF = 0,00838 EUR respektive 1000 XPF = 8,38 EUR. La registaro de Francio laŭnecese povas ŝanĝigi la kurzon. Antaŭ la enkonduko de la Eŭro la pacifika franko estis ligita al la franca franko, je kurzo de 1000 XPF = 55 FRF. 2022ko otsailaren 26an indarrean sartu zen 2021eko irailaren 15eko ordenantza batek CFP franko izena "Pazifikoko frantziar komunitateen franko" gisa definitzen du.[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]