Pacifika galinolo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gallinula pacifica Hartlaub & Finsch, 1871 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Pacifika galinolo (laŭ la latinlingva scienca nomo Gallinula pacifica, konata ankaŭ kiel Samoa galinolo) estis aŭ estas mezgranda birdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Temas pri preskaŭ nefluga endemio de Savaii-Insulo en Samoo, klasita kiel Draste endanĝerigita aŭ Formortinta. Ĉar ĝi evoluigis adaptataĵojn el pli surterema vivostilo kaj almenaŭ parte nokta kutimaro, ĝi probable estu metita en apartan genron, Pareudiastes (kiu foje inkludas ankaŭ la pli distingitan Arbaran galinolon[1]), sed tiu afero ne estis ankoraŭ sudiĉe esplorita.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu malgranda galinolo havis longon de proksimume 25 cm. La plumaro estis malhelblua en kapo, kolo kaj brusto kontraste kun tute nigraj pugo kaj vosto. La supraj partoj estis malhele olivecaj kun verdeta brilo. La beko kaj la frunta ŝildo estis flavecaj ĝis oranĝruĝaj. La okuloj kaj la kruroj estis ruĝaj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Pro siaj verŝajne noktaj kutimoj ĝi havis grandajn okulojn. Ĝia vivejo estis primaraj montararbaroj. Ĝia dieto konsistas el insektoj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj kiuj estis predataj per fosado de la grundo kaj foliorubo; kaptitaj birdoj malsaniĝis kiam manĝis nur vegetaĵan dieton. La ovoj laŭdire apartenantaj al tiu specio estis trovitaj en nesto surgrunde kiu estis farita el branĉetoj kaj herbo. Indiĝenoj asertis, tamen, ke la puna'e nestis en nestkavernoj; ne estas klare ĉu ili konfuzis tiun ralon kun petreloj aŭ pufinoj (kiuj faras similajn gruntojn kaj nestumas en nestkavernoj) aŭ ĉu ili celis nur simple skrapitajn kavaĵojn en la grundo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Olson, Storrs L. (1975). "The South Pacific Gallinules of the Genus Pareudiastes" (PDF). Wilson Bull. 87 (1): 1–5.
- Rails de Taylor kaj van Perlo, ISBN 90-74345-20-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International: Possible sighting of long lost rail
- BirdLife Species Factsheet
- 3D view of specimens RMNH 110.046 and RMNH 110.060 ĉe Naturalis, Leiden.
|